Stefan Duŝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stefan Duŝan, Stefano DuŝanoStefan Dušan (en serba Stefan Dušan/Стефан Душан, Stefan Uroš 4a de Serbio [stêfaːn ûroʃ tʃětʋr̩ːtiː dǔʃan|], komune konata kiel Stefano Dušano kaj Dušan la Povega, Dušan Silni/Душан Силни; ĉ. 1308 – 20a Decembro 1355), estia la Reĝo de Serbio (el 8a Septembro 1331) kaj Imperiestro de Serboj kaj Grekoj (el 16a Aprilo 1346) ĝis sia morto en la 20a Decembro 1355. Dušan konkeris grandan parton de Sudorienta Eŭropo, iĝante unu el plej povegaj monarkoj siatempe. Li validigis la konstitucion de la Serbia Imperio kiel Duŝana Kodo, eble la plej gravaj verkoj de mezepoka Serbio. Dušan altigis la Serbian Eklezion el arkiepiskopeco al patriarkeco, finigis la konstruon de la monaĥejo Visoki Dečani (Uneska loko en Kosovo), kaj fondis la Monaĥejon de Ĉefanĝeloj, inter aliaj. Laŭ lia regado Serbio atingis teritorian, ekonomian, politikan kaj kulturan pinton.

Lia morto en 1355 estis vidata kiel fino de la rezistado kontraŭ la kreskanta Otomana Imperio, kaj kiel komenco de la sekva falo de la Serbia Ortodoksa Eklezio en la regiono.[1] Lia krono estas konservita en la Monaĥejo Cetinjo, en Montenegro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hupchick 1995, p. 141

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]