Imperio Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imperio de Mali, ĉ. 1350
Bildo de Mansa Musa, reganto de la Imperio Malio en la 14a jarcento, el la Kataluna Atlaso de 1375 pri la tiama konata mondo (mapamundi), desegnita de Abraham Cresques

La Imperio Malio estis okcident-Afrika komerca imperio en la areo de la nuna Malio, kiu havis la orepokon en la 13-16-aj jarcentoj. La imperio situis okcidente de Fouta-Djallon-montaro, apud la supra fluo de Niger kaj evoluis el ŝtato Kangaba kaj ĝi estis fondita post ĉ. 1000 (laŭ tradicio). En la malfrua epoko de la praa Ganaa imperio, la malinke-loĝantoj de Kangaba estis makleristoj en la orkomerco. La malinke-oj malamis la kruelan kaj sovaĝan regon de Sumanguru (ĉefo de susuoj), tiel ili ribelis. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.) Sundiata iĝis ekzemplo por liaj sekvantoj pro lia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero.

Abu Bakr, konata ankaŭ kiel Abubakari la 1-aManding Bori, estis la kvina Mansa (imperiestro) de la Malia Imperio, kiu regis el 1275 al 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel kankoro sigi (nome viziro kaj dua estro) to Sundiata Keïta. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255 lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bori estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr. Mansa Abu Bakr komencis la malrapidan revenon de Malio al hegemonio en Okcidenta Afriko post kvin jaroj de enlanda milito kaj ekonomia malpliigo. Post dek jaroj, la trono estis puĉita de liberigita sklavo kaj generalo Sakura en 1285.

Abu Bakr la 2-a (floris dum la 14a jarcento), literumita ankaŭ Abubakri, povus esti la naŭa mansa de la Malia Imperio. Li sukcedis sian nevon Mansa Mohammed ibn Gao kaj antaŭis Kanku Musa la 1-a. Abu Bakr la 2-a ŝajne abdikis por esplori la "limojn de la oceano"; tamen, lia ekspedicio neniam revenis. Estas hipoteza polemiko ke en unu el tiaj ekspedicioj maliaj maristoj atingis marbordojn de Ameriko, do unu jarcenton antaŭ Kristoforo Kolumbo.

Dum regado de Mansa Musa (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktuo kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.

En la 14-a jarcento, la muslimaj komercistoj de Malio agadis fervore en tuta okcidenta afriko. Ĉ. 1400 ribelis Gao, en 1431 la tuaregoj okupis je Valata kaj Timbuktuo. Sendependiĝis ankaŭ popolo de Takrur kaj ĝiaj najbaroj (ekz. volofoj), dum mosioj ekribelis.

Laŭ la Sundiata Eposo, Kurukan Fuga estis la konstitucio de la Malia Imperio, kreita post la Batalo de Krina (1235) fare de asembleo de nobeloj por krei registaron por la nova establita imperio. Laŭ la parola tradicio de grjotaj poetoj de Malio kaj Gvineo, la Kurukan Fuga establis la federacion de mandinkaj klanoj sub unu registaro, defininte kiel ĝi funkcios kaj establis la leĝojn per kiuj la popolo vivos. La nomo Kurukan Fuga estas toponimo, tradukebla al "klarigita granito/ laterito", alude al la ebenaĵo de la urbo Ka-ba (nuna Kangaba) kie laŭ legendo Sundiata Keita prezentis la ĉarton.

La Imperio Malio ekde ĉ. 1550 jam ne estas grava ŝtato.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

En 1998, S. Kouyaté rekonstruis el parola tradicio kion li postulas kiel 14-ajarcenta ĉarto de la Imperio Malio, nomita la Kurukan Fuga.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mangoné Naing, SAH/D(2006)563 The KURUKAN FUGA Charter: An example of an Endogenous Governance Mechanism for Conflict Prevention, Inter-generational Forum on Endogenous Governance in West Africa, organizita de la Sahel and West Africa Club / OECD, Ŭagadugu (Burkino), 26a al 28a de Junio 2006. pp. 71–82.