Kataluna Atlaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna Atlaso.
Catalan Atlas
mondmapo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1375
vdr

La Kataluna AtlasoMondomapo de la Cresques estas libro de la 14a jarcento kiu enhavas kelkajn mapojn en manuskriptoj kiuj montras la mondon konatan de la tiamaj eŭropanoj. Ĝi estas konservata en la Nacia Biblioteko de Francio en Parizo (BNF, Esp. 30) kaj konstituas unu de la kartografiaj verkoj plej gravaj de la Mezepoko. Ĝi estas nek subskribita nek datita, sed oni supozas, ke la proksimuma dato de produktado estis la jaro 1375 pro la registro kiu aperas en inkludita kalendaro.[1] Oni atribuas ties aŭtorecon al judo de Majorko nome Abraham Cresques.[2] Ĝi estas ankaŭ la unua konata atlaso kiu aperigas ventorozon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farradellas, Víctor; Sobrequés, Jaume (decembro 2012). «Quan la cartografia es torna obra d'art». Sàpiens (Barcelona) (n. 124): 58-59. ISSN 1695-2014.
  2. Los chuetas mallorquines. Quince siglos de racismo, p. 24.