Konstitucio de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Konstitucio de Afganio estas la suprema leĝo de la ŝtato Afganio, kiu utilas kiel leĝa kadro inter la afgana registaro kaj la afganaj civitanoj.[1][2][3] Kvankam Afganio (Afgana Imperio) estis farita ŝtato en 1747 fare de Ahmad Ŝaho Durrani,[4] la plej frua afgana konstitucio estis verkita dum la regado de la Emiro Abdur Rahman Ĥano en la 1890-aj jaroj sekvite de versio de 1923.[5][6]

La nuna Afgana konstitucio estis aprobita per interkonsento en Januaro 2004 post la Loja jirga de 2003.[3] La konstitucio konsistas el 162 artikoloj kaj estis oficiale subskribita de Hamid Karzai la 26an de Januaro, 2004.[1][2] Ĝi evoluis el la Afgana Konstitucia Komisiono mandatata de la Traktato de Bonn. La konstitucio havigas elektitan Prezidenton kaj Nacian Asembleon. La transira registaro de la provizora prezidento Hamid Karzai estis validigita post la Loja jirga de 2002. La unua prezidenta elekto de 2004 post la nova konstitucio estis validigita, okazis en Oktobro 2004, kaj Karzai estis elektita por kvinjara tempoperiodo. La unua elekto por la Nacia Asembleo estis prokrastita ĝis Septembro 2005.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Constitution of Afghanistan (PDF). Supreme Court Afghanistan (3a de Januaro, 2004). Alirita 2010-12-08.
  2. 2,0 2,1 Constitution of Afghanistan (2004). President of Afghanistan (2004). Alirita 2010-12-08.
  3. 3,0 3,1 Constitution. The Embassy of Afghanistan (2006). Alirita 2010-12-08.
  4. Afghan Kings Since 1747. The Embassy of Afghanistan. Alirita 2010-12-08.
  5. Constitutional History of Afghanistan. Encyclopædia Iranica. Alirita 2010-12-08.
  6. Constitution of Afghanistan (1923). Afghanistan Online. Alirita 2010-12-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]