Tempadministrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝhorloĝo. Horloĝo estas la plej baza ilo por kontroli la tempon kaj distribui la agadon inter la horoj kaj minutoj.

Tempadministrado estas la ago aŭ procezo de planado kaj ekzercado de konscia kontrolo super la kvanto de tempo dediĉita al specifaj agadoj, ĉefe por pliigi efektivecon, efikeconproduktivecon.

Ĝi estas meta-agado kun la celo maksimumi la ĝeneralan profiton de serio de aliaj agadoj ene de la lima kondiĉaro de limigita kvanto de tempo.

Tempadministrado povas esti helpata de gamo de kapabloj, iloj, kaj teknikoj uzitaj por administradi tempon kiam oni plenumas specifajn taskojn, projektojn, kaj celojn ene de difinita dato. Dekomence, tempadministrado referencas al ĝuste negocaj aŭ laboraj agadoj, sed eventuale la termino plilarĝiĝis por inkludi ankaŭ personajn agojn. Sistemo de tempadministrado estas dezajnita kombino de procezoj, iloj, teknikoj kaj metodoj. Tempadministrado estas kutime neceso en ajn projekt-administrado ĉar ĝi determinas la projektan finigon de tempo kaj agado.

La ĉefaj temoj elirintaj el bibliografio por tempadministrado estas la jenaj:

  • Krei medion kondukan al efektiveco
  • Establado de prioritateco
  • Produkti agadon ĉirkaŭ tiuj prioritatoj
  • La rilata procezo de malpliigo de tempo uzita por neprioritatoj
  • Stimuloj por modifi kutimaron por certigi plenumadon ene de tempo-rilataj limdatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Allen, David. (2001) Getting things done: the Art of Stress-Free Productivity. Nov-Jorko: Viking. ISBN 978-0-670-88906-8.
  • Fiore, Neil A. (2006) The Now Habit: A Strategic Program for Overcoming Procrastination and Enjoying Guilt- Free Play. Nov-Jorko: Penguin Group. ISBN 978-1-58542-552-5.
  • Le Blanc, Raymond. (2008) Achieving Objectives Made Easy! Practical goal setting tools & proven time management techniques.. Maarheeze: Cranendonck Coaching. ISBN 90-79397-03-2.
  • Secunda, Al. (1999) The 15 second principle : short, simple steps to achieving long-term goals. Nov-Jorko: New York : Berkley Books, p. 157. ISBN 0-425-16505-1.