Kaŭzo de si mem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sintagmo latina causa sui (kaŭzo de si mem) estis uzita de Baruch Spinoza kiel geometria difino de la substanco kiu estas indikata kiel realaĵo objektiva konceptata kiel kaŭzo de si mem; “en ĝi koincidas en unika punkto kaŭzo kaj efiko, ĝi estas samtempe patrino kaj filino: alimaniere ĝi estus efiko de kaŭzo kiu antaŭas kaj ĝi do ne estus la unua, dum tia devas esti la substanco.

Ĝi (la substanco) estas difinita Kaŭzo de si mem ĉar se oni devus imagi distingon inter la esenco kaj la ekzisto, inter penso kaj realo, tiu distingo ne validus por la substanco ĉar ĵus kiam ĝi pensas tuj ekzistas. (Vidu tion en Kartezio).

Ne povas okazi distingo inter la penso pri la substanco kiel realo distingita el la realo de la ekzisto de la substanco. Alikaze ekzistus du realoj dum la substanco estas unika realo.

Kaŭzo de si mem signifas, do, ke la substanco estas unika, kaj ne estante alia realo kiu povu ĝin limigi, ĝi estas ankaŭ senfina kaj nedividebla, ĉar se estus dividebla, la substanco ne estus unika.

Kritikoj de la kristana filozofaro[redakti | redakti fonton]

Jam skolastikuloj, sed ankaŭ la antikvaj, kune kun la modernaj, kristanaj pensuloj, la tezo de Baruĥ Spinozo ne povas regi ĉar la kaŭzo ne povas esti samtempe efiko ĉar la kaŭzo ĉiukaze devas antaŭekzisti.

La tezo de Spinozo estas konsekvenco de lia komenca panteismo esprimita per la eldiro: Dio aŭ Naturo. Nome la Naturo estus Dio, kaj Dio estus la Naturo (vidu: Tomaso de Akvino). Laŭ la filozofio-teologio de kristana filozofoj, Dio estas ”Pura Ago”, nome neŝanĝebla kaj perfektebla ĉar posedas ĉion bonan kaj perfektan tute komplete.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Eisler: Wörterbuch der philosophischen Begriffe, 1904 [1]
  • Friedrich Kirchner: Wörterbuch der philosophischen Grundbegriffe, 1907 [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]