Rocamadour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rocamadour
Rocamadour, Lot, Midi-Pyrénées, france.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 46240 [+]
Poŝtkodo 46500 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 623  (2019) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 48′ N, 1° 37′ O (mapo)44.7994444444441.6177777777778Koordinatoj: 44° 48′ N, 1° 37′ O (mapo) [+]
Alto 279 m [+]
Areo 49,42 km² (4 942 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Rocamadour
Situo de Rocamadour

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rocamadour [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rocamadour [rokamadur] aŭ okcitanlingve Ròcamador [rokamadur] estas franca komunumo situanta en la departemento Lot, regiono Okcitanio.

La nomo devenas el la sanktejo kaj adorejo de la relikvoj de Amadour, kies sendifekte konservitan korpon oni malkovris en la jaro 1166, antaŭ la enirejo de la mirakla kapelo dediĉita al la Virgulino Maria.

Grava pilgrimejo dum jarcentoj (vizito al la Nigra Virgulino), Rocamadour estas nun turisma vilaĝeto kun 614 loĝantoj.

La paroka preĝejo prezentas muran pentraĵon tiel nomitan Rakonto pri la Tri Mortintoj kaj la Tri Vivantoj (Dit des trois morts et des trois vifs): en iu tombejo tri junaj nobeloj estas alparolataj de tri mortintoj kiuj rememorigas al ili la mallongecon de la vivo kaj la gravecon de la anima savo.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]