Salvador Espriu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Katalunlingva literaturo


Salvador ESPRIU i CASTELLÓ
Salvador Espriu i Castelló (1980)
Salvador Espriu i Castelló (1980)
Persona informo
Salvador Espriu i Castelló
Naskiĝo 10-a de julio, 1913
en Santa Coloma de Farners
Morto 22-a de februaro 1985
en Barcelono
Tombo Arenys de Mar Cemetery vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Familio
Gefratoj Josep Espriu i Castelló vd
Profesio
Okupo Poeto, dramaturgo kaj novelisto
Verkado
Verkoj Ariadna al Laberint Grotesc
Cementiri de Sinera
Una altra Fedra, si us plau
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvador ESPRIU i CASTELLÓ (Santa Coloma de Farners, 1913 - Barcelono 1985). Kataluna verkisto, konsiderita la ĉefa postmilita poeto de la katalunlingva literaturo. Studis juron kaj historion. En 1931 publikigis Doktoron Rip (El doctor Rip), kaj la sekvan jaron, Laia, romanojn ekster la teoriaj postuloj de la ankoraŭ reganta Naŭcentisma skolo. Lia posta antaŭmilita verkaro konfirmis lin kiel la plej originalan proziston de lia generacio. En 1939, en la okupaciita Barcelono, sed ankoraŭ antaŭ la fino de la milito, li verkis la teatraĵon [Antigono] (Antígona, eldonita en 1955 kaj unuafoje ludita en 1958) pri la temo de la interfrata milito kaj la kompato al venkitoj. Lia unua poemaro, la sobre formala elegio Tombejo de Sinera (Cementiri de Sinera), esperantigita de Gabriel Mora i Arana (1989), datas nur de 1946. Per ĉi tiu libro kaj per la teatraĵo Unua historio de Ester (Primera història de Esther, eldonita en 1948, unuafoje ludita en 1957), lingve tre originala, komenciĝos lia postmilita populareco. Inter liaj postaj verkoj, ĉefe poeziaj, elstaras La iranto kaj la muro (El caminant i el mur, 1954), Fino de la labirinto (Final del laberint, 1955), La taŭrofelo (La pell de Brau, 1960; neeldonitaj tradukoj en esperanton de Abel Montagut kaj Manuel de Seabra) — lia plej populara verko, en kiu Espriu prezentas la historian dramon de Hispanio —, Libro de Sinera (Llibre de Sinera, 1963) kaj Sankta Semajno (Setmana Santa, 1971). Ekde 1968, pro la ekapero de lia Kompleta Verkaro, li entreprenadis detalan revizion de siaj verkoj, en kiu li reskribis preskaŭ ĉiujn siajn antaŭmilitajn eldonaĵojn. Liaj lastaj produktaĵoj estis la teatraĵo Alian Fedran mi petas… (Una altra Fedra si us plau…, 1978), la prozan volumon La rokoj kaj la maro, la blua (Les roques i el mar, el blau, 1981) kaj la poemaron Por la bonaj homoj (Per a la bona gent, 1984). Lia kompleta verkaro aperis ankaŭ en la hispana en dulingva eldono.

Espriu kvalifikis sian verkaron kiel "meditado pri la morto", sed tiu termino estas tro restrikta por komprenigi ĝian tutan komplekson. Espriu klopodis rekrei la mondan literaturan tradicion en difinita geografia kaj historia kunteksto, la nuntempa Katalunio, kies malvenkon kaj esperon li prikantis. Eble la plej grava merito de Espriu, kaj lia originaleco, kuŝas en tio, ke li sukcesis kunigi en unuecan verkon la spiritan problemaron de la homo, kun metafizikaj reeĥoj, kaj ties sorto kiel membro de kolektivo elmetita al sociaj kaj politikaj tensioj starigantaj la grandajn temojn de justico kaj libereco.

La verkaro de Espriu estas tradukita al diversaj lingvoj kaj ricevis multnombrajn premiojn, inter kiuj elstaras la premio Montaigne (1971) kaj la Honor-Premio de la Kataluna Beletro (1972). Li ankaŭ distingiĝis per honora doktoreco ĉe la universitatoj de Barcelono kaj Tuluzo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Carlo Minnaja, Felo de taŭro aŭ duoninsulo rekunkudrota?, Literatura Foiro, paĝoj 374-375, n-ro 320, decembro 2022
  2. (eo) Taŭrofelo, La / La pell de brau, Libroservo de UEA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]