Saltu al enhavo

Diskuto:Kioto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Riveroj: Kial Hosugawa aŭ Hosu (rivero) ne estas menciita? Vidu ĉe Kameoka: oni povas boatiri per tiu rivero al Kioto. --Hans 14:18, 20. Mar 2008 (UTC)

Eblas mencii la riverojn Kacura, Hosu kaj Uĝi per ruĝaj ligiloj. Sed per ruĝa ligilo ankoraŭ neniu teksto estas farata, kaj la ligiloj Kacura kaj Uĝi ekde aprilo 2004 atendas esperantan tekston, pli ol 21 jarojn, kaj jam estas tempo ŝanĝi la tri nomojn al simpla teksto, ĉar tute ne klaras ĉu en la sekvaj 10 jaroj iuj tekstoj ekestos. Aparte pri Japanio oni kreis multe pli da ruĝaj ligiloj, ol la vikipediaj uzantoj havis kapaciton krei tekstojn dum la pasintaj 21, 24 jaroj. ThomasPusch (diskuto) 06:42, 12 jun. 2025 (UTC)Reply
Tamen, malgraŭ la senreferenca mencio de la vorto rivero Hosu en la teksto Kameoka, mi trovas neniujn japanajn riverojn "Hosu", "Hosugawa" aŭ "Hosugawa kudari" laŭ transliterigo Hepburn en alilingvaj versioj de Vikpedio aŭ en vikidatumoj. Tial la informoj el la teksto Kameoka, kiu tie nur estas ruĝa ligilo, konsideriĝas dubinda. Sincere dirite, mi trovas ankaŭ neniun riveron Kacura aŭ Katsura, nur la rivoron Uĝi aŭ Uji, ankaŭ nomata Jodo aŭ Yodo respektive Seta, mi trovis, en la vikidatumero d:Q1140505. ThomasPusch (diskuto) 06:55, 12 jun. 2025 (UTC)Reply
Ho ve, la plia blua ligilo al teksto Kamo (rivero) ankaŭ estas miskompreno: la rivero indikata per la ligilo Kamo (rivero) tute ne situas en Japanio, sed en la eŭropa parto de Rusio (ĝi verdire nomiĝas ruse Кама, Kama, udmurte Кам, Kam, kaj ricevis esperantan o-finaĵon nur laŭ senreferenca persona bapto de iu - tamen, fine mi povis trovi kaj noti konvinkan referencon ankaŭ tie). Estas ankoraŭ rivero Kama, Kama chu [Kama ĉu] aŭ Kharta [Ĥarta] en Tibeto, kiu komprenble same ne rilatas, sed mi trovis la japanan riveron Kamo de 31-kilometra longeco en la vikidatumero d:Q27218 - nur: la mise blua ligilo al teksto Kamo (rivero) devas ankaŭ forfali, ĉar ĝi ligas al rivero en malsama kontinento. ThomasPusch (diskuto) 07:19, 12 jun. 2025 (UTC)Reply