Kapitulaco de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gyokuon-hōsō)
Japana Ministro pri Eksteraj Aferoj Mamoru Ŝigemicu subskribas la Japanan Dokumenton de Kapitulaco sur la usona ŝipo Missouri dum la Generalo Richard K. Sutherland rigardas, 2a de septembro, 1945.
Reprezentantoj de la Imperio de Japanio staras surferdeke de la usona ŝipo Missouri antaŭ la subskribo de la Dokumento de Kapitulaco.

La Kapitulaco de Imperia Japanio estis radielsendite anoncita la 15an de aŭgusto kaj formale subskribita la 2an de septembro, 1945, tiel finigante komplete la bataladon de la Dua Mondmilito.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Fine de julio 1945, la Imperijapana Ŝiparmeo estis jam malkapabla fari gravajn operacojn kaj la invado de Japanio fare de la Aliancanoj estis tuj venonta. Kune kun la Brita Imperio kaj Ĉinio, Usono alvokis al senkondiĉa kapitulaco de la Japanaj armitaj fortoj en la Pocdama Deklaro de la 26a de julio, 1945 — la alternativo estus "tuja kaj totala detruado". Kvankam publike oni asertis intencon luktadi ĝis la plej akra fino, la estroj de Japanio (nome Suprema Konsilantaro por la Militkonduko, konata ankaŭ kiel la "Ses Granduloj") estis private farataj petoj al la ankoraŭ neŭtrala Sovetunio por peri pacon laŭ terminoj plej favoraj al Japanio. Dume, la Sovetoj estis preparantaj atakon kontraŭ la Japaniaj fortoj en Manĉurio kaj Koreio (aldone al Suda Saĥaleno kaj Kurila Insularo) plenume de promesoj kiujn ili estis farante sekrete al Usono kaj al Unuiĝinta Reĝlando en la Teherana kaj la Jalta Konferencoj.

La 6an de aŭgusto, 1945, je la surloka tempo 8:15, Usono eksplodigis atombombon super la japana urbo Hiroŝimo. Dekses horojn poste, la Usona Prezidento Harry S. Truman alvokis denove al Japana kapitulaco, avertante ilin "atendi ruinigan pluvon el la aero, kiel neniam estis vidita sur tiu tero." Poste en la vespero de la 8a de aŭgusto, 1945, laŭ la interkonsentoj de la Jalta Konferenco, sed kontraŭ la Sovet–Japan Pakto por Neŭtraleco, Sovetunio deklaris militon al Japanio, kaj tuj post noktomezo de la 9a de aŭgusto, 1945, Sovetunio invadis la imperiajapanan pupoŝtaton Manĉurion. Poste samtage, Usono faligis duan atombombon, tiam sur la japana urbo Nagasaki. Post tiuj okazintaĵoj, la imperiestro Hirohito intervenis kaj ordonis la Supreman Konsilantaron por la Militkonduko akcepti la terminojn kiujn la Aliancanoj postulis en la Pocdama Deklaro por la finigo de la milito. Post kelkaj tagoj de interkulisaj negocadoj kaj malsukcesa puĉo, la imperiestro Hirohito elsendis radidiskurson al la tuta Imperio la 15an de aŭgusto. Per tiu, li komunikis la 玉音放送 aŭ Gyokuon-hōsō, nome la Kapitulaco de Japanio al la Aliancanoj.

Japana Dokumento de Kapitulaco, 2a de septembro, 1945.

Kapitulaco kaj okupacio[redakti | redakti fonton]

La 28an de aŭgusto, startis la Okupacio de Japanio estrite de la Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj. La kapitulaca ceremonio okazis la 2an de septembro, sur la usona militŝipo Missouri, je kiu oficialuloj el la Japana registaro subskribis la Japanan Dokumenton de Kapitulaco, tiele finigante la militagadon. Aliancanaj civiluloj kaj militistoj celebris la Venkan Tagon, nome fino de la milito; tamen, izolataj soldatoj el la Japanaj foraj fortoj tra la tuta Azi-Pacifika Fronto malakceptis, malkonis aŭ ignoris kapitulacon dum monatoj kaj eĉ jaroj, kelkaj el tiuj eĉ ĝis la 1970-aj jaroj, ekzemple en malgrandaj apartaj insuloj. La rolo de la atombombado en la Japania senkondiĉa kapitulaco, kaj la etiko de la du atakoj, estas ankoraŭ debatita. La stato milita formale finis kiam ekvalidiĝis la Packontrakto de San-Francisko la 28an de aprilo, 1952. Kvar pliaj jaroj pasis antaŭ Japanio kaj Sovetunio subskribis la Sovet–Japanan Deklaron de 1956, kiu same formale metis finon al la teoria militstato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]