Kyūjō okazaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majoro Kenji Hatanaka, estro de la ribelo.

La Kyūjō okazaĵo (宮城事件 Kyūjō Jiken) estis klopodita puĉo fare de militistoj en la Japana Imperio je la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en la nokto de la 14a–15a de aŭgusto 1945, ĝuste antaŭ la anonco de la Kapitulaco de Japanio al la Aliancanoj. La puĉo estis entreprenita de la Stabanaro de la Ministerio de Milito de Japanio kaj de multaj membroj de la Imperia Gvardio por haltigi la movon al kapitulaco.

La oficiroj mortigis la Leŭtenant-Generalon Takeŝi Mori de la Unua Imperia Gvardia Divizio kaj klopodis interrompi ordonojn por la efiko de la okupo de la Tokia Imperia Palaco (Kyūjō). Ili klopodis metis la imperestron sub hejma aresto, uzante la 2an Brigadon de la Imperia Gvardia Infanterio. Ili malsukcesis konvinki la Armeon de la Orienta Distrikto kaj la altan komandon de la Imperijapana Armeo sekvi la agadon. Pro sia malsukceso konvinki la ceteron de la armeo en la Imperia Hejmo de Japanio, ili finfine memmortigis sin. Kiel rezulto, la komunikaĵo pri la intenco de Japana kapitulaco pluis kiel planite.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Butow, Robert J. C. (1954). Japan's Decision to Surrender. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-0460-1.
  • Frank, Richard B. (1999). Downfall: the End of the Imperial Japanese Empire. New York: Penguin. ISBN 978-0-14-100146-3.
  • Hasegawa, Tsuyoshi (2005). Racing the Enemy: Stalin, Truman, and the Surrender of Japan. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-01693-4.
  • Hoyt, Edwin P. (1986). Japan's War: The Great Pacific Conflict, 1853–1952. McGraw-Hill. ISBN 978-0-07-030612-7.
  • The Pacific War Research Society (1968) [1965]. Japan's Longest Day (English language ed.). Palo Alto, California: Kodansha International.
  • Toland, John (1970). The Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire 1936–1945. New York: Random House. ISBN 978-0-394-44311-9.
  • Wainstock, Dennis (1996). The Decision to Drop the Atomic Bomb. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-275-95475-8.