Filippo Tommaso Marinetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Filippo Tommaso Marinetti
FilippoTommasoMarinetti.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1876 (1876-12-22)
en Aleksandrio
Morto 2-an de decembro 1944 (1944-12-02) (67-jara)
en Bellagio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cimitero Monumentale di Milano
Lingvoj franca lingvoitala lingvo
Ŝtataneco Itala reĝlandoItalio
Alma mater Universitato de Ĝenovo
Familio
Edz(in)o Benedetta Cappa
Profesio
Profesio poeto • verkistodramaturgokomponisto • sciencfikcia verkisto • fotisto • dezajnisto
Verkoj Q57081280
Information icon.svg
vdr


Filippo Tommaso Emilio Marinetti (Aleksandrio, Egiptujo, 22-an de decembro 1876 – Bellagio, Italio 2-an de decembro 1944) estis itala poeto, arta teoriisto, eldonisto kaj fondinto de la movado futurismo. Li asociiĝis al la utopia kaj simbolisma arta kaj literatura komunumo Abbaye de Créteil inter 1907 kaj 1908. Marinetti estas plej konata ĉar estis la aŭtoro de la unua Futurisma Manifesto, kiu estis verkita kaj publikigita en 1909; kaj ankaŭ unu el la aŭtoroj de la Faŝisma Manifesto.

Infaneco kaj adoleskeco[redakti | redakti fonton]

Emilio Angelo Carlo Marinetti (kelkaj dokumentoj donas al li la nomon "Filippo Achille Emilio Marinetti") loĝis dum siaj unuaj kvin jaroj en Aleksandrio, Egiptujo, kie sia patro (Enrico Marinetti) kaj sia patrino (Amalia Grolli) loĝis kune kvazaŭgeedziĝintaj. Enrico estis advokato de Piedmonto, kaj lia patrino estis la filino de literatura instruisto de Milano. Ili devis viziti Egiptujon en 1865, por agi kiel leĝaj konsilistoj por alilandaj entreprenoj kiuj engaĝiĝis je moderniga programo.[1]

La amo de F.T. Marinetti al literaturo, disvolviĝis dum liaj lernejaj jaroj. Lia patrino estis fervora leganto de poezio, kaj enkondukis sian filon, la juna Marinetti, al legado de la italaj kaj eŭropaj klasikaj verkaĵoj. Je la aĝo de dek sep, li komencis sian propran lernejmagazinon, Papyrus,[2] jezuitoj minacis al li ekspeli lin pro disvastigado de la skandaligaj romanoj de Émile Zola mezlerneje.

Li unue studis en Egiptujo, kaj diplomiĝis en Parizo, obtenante bakalaŭran diplomon en 1894 ĉe Sorbono Universitato,[3] kaj en Italujo, diplomiĝis je jurisprudenco ĉe la Universitato de Pavia en 1899.

Tiam, li decidis ne esti advokato, kiel sia patro, sed disvolvi literaturan karieron. Li spertis per kaj kun ĉia tipo de literaturo (poezio, teatro, rakonto) subskribante ĉion per la aŭtografo "Filippo Tommaso Marinetti".

Futurismo[redakti | redakti fonton]

Poemo de Marinetti ĉe muro de Leiden.

Marinetti kaj Constantin Brâncuși frekventis la literaturan komunumon Abbaye de Créteil ĉ. 1908 kune kun junaj verkistoj kiel Roger Allard (unu el la unuaj kiuj defendis kubismon), Pierre Jean Jouve, kaj Paul Castiaux.

Marinetti estas ĉefe konata ĉar estis la aŭtoro de la Futurisma Manifesto, kiun li verkis en 1909. Ĝi estis publikigita franclingve ĉe la titolpaĝo de la plej prestiĝa ĵurnalo el Francujo, Le Figaro, la 20-a de februaro 1909. En La Fondado kaj Manifesto de Futurismo, Marinetti deklaris ke ''Arto, fakte, povas esti nenio krom perforteco, krueleco, kaj maljusteco.'' Georges Sorel, kiu priinfluis grandajn homojn el la tuta politika spektro, el faŝismo al anarĥiismo, ankaŭ apogis la gravecon de violenteco. Rezulte, Futurismo havis same anarĥiismajn kaj faŝismajn elementojn, kaj Marinetti poste iĝos aktiva faŝisto kaj apoganto de Benito Mussolini.

Marinetti, kiu admiris rapidecon kaj viglecon, havis etan aŭtan akcidenton ekster Milano en 1908, kiam li faliĝis en vojfosaĵo kiam li provis ne kolizii kontraŭ du biciklistoj. Li aludis la akcidenton en la Futurisma Manifesto: tiu Marinetti kiu eliris el la vojfosaĵo estis nova homo, plendecida fini la dekadencon de la Secesi-stilo. Li pridiskutis novan kaj forte revolucieman programon kune kun siaj amikoj, en kiu ili devus fini ĉian artan rilaton kun pasinteco, "detruu la muzeojn, librejojn, ĉian akademion". Kune, li verkis, "Ni gloros militon—la unika monda purigo—militismo, patriotismo, la detruema grimaco de la liberec-portantoj, belaj ideoj pro kiuj indas morti, kaj malestimo al virinoj".[4]

Marinetti kaj Faŝismo[redakti | redakti fonton]

En 1918, li fondis la Partito Politico Futurista aŭ Futurisman Politikan Partion, kiu nure jaron poste unuiĝus al la Fasci Italiani di Combattimento, de Benito Mussolini. Marinetti estis unu el la unuaj partianoj de la Itala Faŝista Partio. En 1919 li kunverkis kune kun Alceste De Ambris la faŝistan manifeston, la originala manifesto de Itala Faŝismo.[5]

Marinetti daŭre provis plibonigi plue kaj plue siajn rilatojn kun la faŝisma reĝimo, iĝante malpli avangardista. Li transloĝiĝis el Milano al Romio. Li tie iĝis akademiisto malgraŭ sia antaŭa kondamno al akademioj, dirante, ''Gravas ke Futurismo estu reprezentita en la Akademio''. Li komence estis kontraŭklerika ateisto, sed ekde meze de la 1930-aj jaroj,[6] li akceptis la influon de la Katolika Eklezio al la Itala socio.[7] En Gazzetta del Popolo, 21-an de junio 1931, Marinetti elparolis ke estas esence por Futuristoj krei mastroverkojn de sakra arto, proklamante ke ''Nur Futuristaj artistoj...kapablas esprimi klare...la samtempajn dogmojn de la Katolika Fido, kiel la Sakra Triunuo, la Nemakulita Nasko kaj la Suferado kaj Pasio de Jesukristo.''[8] En liaj malfruaj verkaĵoj L'aeropoema di Gesù ("La Aeropoemo de Jesuo") kaj Quarto d'ora di poesia per the X Mas ("Kvindekminuta poemo por la X Mas"), Marinetti serĉis akordigi sian ĵuse trovitan amon al Dio kaj la pasion por agado kiu lin akompanis dum sia tuta vivo.[9][10]

Li mortis kaŭze de korinfarkto ĉe Bellagio, la 2-an de decembro 1944 dum li dediĉis sin al la verkado de poemaro en kiu li prilaŭdis la sukcesojn el la Decima Flottiglia Mas dummilite.

Tombo de Filippo Tommaso Marinetti kaj sia edzino Benedetta Cappa ĉe Monumenta Cemeterio de Milano (Italio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berghaus, Günther. (2007) “F.T. Marinetti (1876–1944): A Life Between Art and Politics”, Filippo Tommaso Marinetti: Critical Writings. Macmillan. ISBN 9780374706944.
  2. Somigli, Luca. (2003) Legitimizing the Artist: Manifesto Writing and European Modernism, 1885–1915. University of Toronto Press, p. 97–98. ISBN 9780802037619.
  3. Critical writings / F.T. Marinetti; eldonita de Günter Berghaus; tradukita de Doug Thompson
  4. The Founding and Manifesto of Futurism
  5. Dahlia S. Elazar. The making of fascism: class, state, and counter-revolution, Italy 1919–1922. Westport, Connecticut, USA: Praeger Publishers, 2001, p.73
  6. Mario Isnenghi, Il mito della grande guerra da Marinetti a Malaparte, Laterza, 1970, p. 44.
  7. Günter Berghaus, Futurism and the Technological Imagination, Rodopi, 2009, p. 341.
  8. ItalianFuturism.orgManifesto of Futurist Sacred Art (English translation). Italianfuturism.org. Alirita 5 January 2014.
  9. Giovanni BalducciLa spiritualità di Marinetti: fra anticlericalismo, spiritismo e cristianesimo. Centro Studi La Runa. Alirita 11 November 2018.
  10. Ialongo, Ernest; Filippo Tommaso Marinetti: The Artist and His Politics, p.289; Rowman & Littlefield, 2015;