Faŝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio De Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria De Vecchi.
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino, 1937. Ties politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[1]
Flago de la Nacia Faŝisma Partio, montrante fasces, unua simbolo de itala Faŝismo.
Membroj de la organizo Piccole Italiane (italianinetoj), nome organizo por junulinoj ene de la Nacia Faŝisma Partio en Italio.
José Antonio Primo de Rivera, fondinto de la faŝismeca partio Hispana Falango.
Faŝistoj en Brazilo.
Faŝistoj en Grekio en 2012.

Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo, la hispana falangismo aŭ multe pli malproksime la movado alt-right de Usono, kvankam por tiuj tendencoj estus pli neŭtrala termino aŭtoritatismo.[2]

Kelkaj celoj[redakti | redakti fonton]

Faŝistoj serĉis unuigi sian nacion tra totalisma ŝtato kiu antaŭenigis la amasmobilizadon de la nacia komunumo[3][4] kaj estis karakterizitaj per havo de avangarda politika partio kiu iniciatis revolucieman politikan movadon planantan reorganizi la nacion laŭ principoj de faŝisma ideologio.[5] Faŝismaj movadoj kunhavis iajn komunajn trajtojn, inkluzive de la admiro de la ŝtato, devoteco al forta gvidanto, kaj emfazon de ultranaciismo kaj militismo. Faŝismo rigardas politikan perforton, militon, kaj imperiismon kiel rimedon por realigi nacian rejunigon[3][6][7][8] kaj asertas ke pli fortaj nacioj havas la rajton vastigi sian teritorion delokigante pli malfortajn naciojn.[9]

Faŝisma ideologio konstante alvokas la superecon de la ŝtato. Gvidantoj kiel ekzemple Benito Mussolini en Italio kaj Adolf Hitler en Germanio enkarnigis la ŝtaton kaj postulis nediskuteblan potencon. Faŝismo pruntis teoriojn kaj terminologion de socialismo sed anstataŭigis la fokuson de socialismo sur klaskonflikto kun fokuso sur konflikto inter nacioj kaj rasoj.[10] Faŝistoj plej ofte rekomendas miksan ekonomion, kun la ĉefcelo de atingado de aŭtarkio por certigi nacian aŭtarkion kaj sendependecon tra protektismaj kaj intervenismaj ekonomiaj politikoj.[11]

Post la Dua Mondmilito, malmultaj partioj malkaŝe priskribis sin kiel faŝistoj, kaj la esprimo estas kutime uzita pejorative fare de politikaj kontraŭuloj. La esprimoj novfaŝistaj aŭ post-faŝismaj estas foje uzitaj pli formale por priskribi partiojn de la ekstrema dekstro kun ideologiaj similecoj al, aŭ radikoj en, 20-a-jarcentaj faŝismaj movadoj.

Kelkaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Umberto Eco faŝismo ne estis monolita ideologio, sed kunmetaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj. La senkohera bildo estis ekzemplo de senklapeco politika kaj ideologia. Faŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj prototipoj, pro tio, oni povas paroli pri "portugala faŝismo", "brazila faŝismo", "japana faŝismo" ktp., ĉar en preskaŭ ĉiuj landoj, oni trovas tiajn prototipojn, kiuj ne bezonas ekzakte filozofie esti similaj.

Ankoraŭ laŭ Eco, la termino "faŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de faŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian faŝismecon. Forprenu imperiismon el faŝismo, kaj oni havos Francisco Franco, aŭ Salazar; forprenu koloniismon, kaj oni havos balkanan faŝismon. Aldonu al itala faŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kion neniam faris Mussolini) kaj oni havos Ezra Pound. Aldonu kulton de kelta mitologio kaj Gralan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala faŝismo) kaj oni havos unu el la plej respektitaj guruoj pri faŝismo, nome Julius Evola.

La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, ĉefe forigo de civitanaj/homaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando inklude de glorado de pasinteco pli malpli imperia, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.

Parolo de Igor Stravinski resumas la rolon de faŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la intermilita epoko: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de kasko (de militistoj); kaj bone konsiderante mi preferas la kaskon.

Post la morto de Mussolini, malmultaj volas nomi sin faŝistoj, kvankam diversaj elementoj de faŝismaj ideologioj postvivas en la novdekstrismo.

Pozicio en la politika spektro[redakti | redakti fonton]

Faŝismo estas ofte priskribita kiel ekstremdekstra [12][13] kvankam kelkaj verkistoj trovis loki faŝismon sur konvencia maldekstra-dekstra politika spektro malfacile. [14][15][16][17][18]

Faŝismo estis influita de ambaŭ flankoj kaj maldekstre kaj dekstre, el konservativa kaj kontraŭ-konservativa, nacia kaj supernacia, racia kaj kontraŭ-racia.[16] Kelkaj historiistoj rigardis faŝismon kiel revolucian centristan doktrinon, kiel doktrinon kiu miksas filozofiojn de la maldekstro kaj de la dekstro, aŭ kiel ambaŭ.[17][18] Faŝismo estis fondita dum la Unua Mondmilito fare de italaj naciaj sindikatistoj kiuj kombinis maldekstremajn simbolajn sintenojn kaj dekstrulajn politikajn vidojn.

Faŝismo laŭ certaj akademiuloj estas dekstrularo pro sia socia konservativismo kaj aŭtoritatemaj rimedoj de kontraŭbatalado de egalrajteco.[19][20] Roderick Stackelberg lokas faŝismon - inkluzive de Naziismo, kiun li konsideras "radikala variaĵo de faŝismo" - dekstraflanke, klarigante ke "ju pli persono opinias absolutan egalecon inter ĉiuj homoj por esti dezirinda kondiĉo, des pli malproksime forlasita li aŭ ŝi estos sur la ideologia spektro. Ju pli persono konsideras malegalecon esti neevitebla aŭ eĉ dezirinda, des pli malproksima dekstren li aŭ ŝi estos."

Itala faŝismo gravitis al la rekte en la fruaj 1920-aj jaroj.[21][22] Grava elemento de faŝismo kiu estis rigardita kiel klare ekstremdekstra estas sia celo por antaŭenigi la rajton de postulitaj supraj homoj por domini forigante socion de postulitaj malsupraj elementoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jarcentfina epoko kaj la kunigo de Maŭrasismo kun Sorelanismo (1880-1914)[redakti | redakti fonton]

La ideologiaj radikoj de faŝismo estis spuritaj reen al la 1880-aj jaroj, kaj aparte al la jarcentfina temo de tiu tempo.[23][24] La temo estis bazita sur ribelo kontraŭ materiismo, raciismo, pozitivismo, burĝa socio kaj demokratio. [25] La jarcentfina generacio apogis sentemon, malraciemon, subjektivecon kaj vitalismon.[26] La jarcentfina pensmaniero vidis civilizon kiel en krizo kiu postulis masivan kaj totalan solvon.[25] La jarcentfina intelektularo konsideris la individuon kiel nur unu parto de la pli granda kolektiveco, kiu ne devus esti rigardita kiel atomigita nombra sumo de individuoj.[25] Ili kondamnis la raciisman individuismon de la liberala socio kaj la dissolvon de sociaj ligiloj en burĝa socio.[25]

Friedrich Wilhelm Nietzsche estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel antaŭulo de faŝismo pro sia disvolvigo de la koncepto de Superhomo; por aliaj fakuloj tio estas troigo.

La sinteno de la fino de la jarcento estis influita de variaj intelektulaj disvolvigoj, kiel la darvinisma biologio; la Vagnera estetiko; la raciismo de Arthur de Gobineau; la psikologio de Gustave Le Bon; kaj la filozofioj de Friedrich Nietzsche, Fjodor Dostojevskij kaj Henri Bergson.[27] La Socia darvinismo, kiu akiris disvastigitan akcepton, ne faris distingon inter fizika kaj socia vivo, kaj vidis la homan kondiĉon kiel konstanta luktado por atingi la supervivadon de la plej taŭgaj.[27] La socia darvinismo defiis la postulon de pozitivismo por intenca kaj racia elekto kiel determinanta konduto de homoj, fokuse al heredo, raso kaj medio.[27] La emfazo de la socia darvinismo al la biogrupa identeco kaj al la rolo de organikaj rilatoj ene de la socioj kiuj klinas al la legitimeco kaj alvoko por naciismo.[28] Ankaŭ novaj teorioj de socia kaj politika psikologio malakceptis la nocion de homa konduto regata de racia elekto kaj anstataŭe plendis, ke emocio estas pli influa en politikaj aferoj ol racio.[27] La argumento de Nietzsche ke "Dio estas mortinta" koincidis kun lia atako al la "ŝafara pensmaniero" de kristanismo, demokratio kaj moderna kolektivismo; lia koncepto de Superhomo; kaj lia defendo de la volo de potenco kiel unuaranga instinkto, estis grava influo super multo de la generacio de la fino de la jarcento.[29] La postulo de Bergson de la ekzisto de "élan vital" (aŭ viva elano) centris al libera elekto kaj malakceptis la procedojn de materiismo kaj determinismo; tio defiis al Marksismo.[30]

Gaetano Mosca en sia verko Elementi di scienza politica (1896) disvolvigis la teorion ke en ĉiuj socioj "organizita minoritato" hegemonios kaj regos super la "disorganizita majoritato".[31][32] Mosca postulas ke estas nur du klasoj en socio, "la reganta" (nome la organizita minoritato) kaj "la regata" (nome disorganizita majoritato).[33] Li postulas ke la organizita naturo de la organizita minoritato faras ĝin nerezistebla al ajna individuo de la dizorganizita majoritato.[33]

Franca naciisto kaj reakcia monarkiisto Charles Maurras influis super faŝismo.[34] Maurras defendis tion kion li nomis kiel integra naciismo, kiu alvokas al organika unueco de nacio kaj Maurras insistis, ke pova monarko estas ideala estro de nacio. Maurras malfidis je tio kion li konsideris la demokratia mistifiko de la popola volo kiu kreis nepersonan kolektivan subjekton.[34] Li postulis, ke pova monarko estas personigita suvereneco kiu povas plenumi aŭtoritaton por unuigi la nacian popolon.[34] La integra naciismo de Maurras estis idealigita de faŝistoj, sed modifita en modernigita revoluciema formo kiu devojiĝis el la monarkismo de Maurras.[34]

Maurras en 1925.

Franca revolucia sindikatisto Georges Sorel defendis la legitimecon de la politika perforto en sia verko Réflexions sur la violence (1908) kaj en aliaj verkoj en kiuj li defendis radikalan sindikatistan agadon por atingi revolucion kiu forigu kapitalismon kaj la burĝaron pere de ĝenerala striko.[35] En Réflexions sur la violence, Sorel emfazis neceson por revolucia politika "religio".[36] Ankaŭ en sia verko Les Illusions du progrès, Sorel denoncis demokration kiel reakcia, dirante "nenio estas pli aristokrata ol demokratio".[37] Ĉirkaŭ 1909 post la malvenko de sindikatisma ĝenerala striko en Francio, Sorel kaj liaj sekvantoj lasis la radikalan maldekstron kaj venis al la radikala dekstro, en kiu ili serĉis kunigi aktivan katolikismon kaj francan patriotismon kun siaj vidpunktoj — nome defendo de kontraŭ-respublikismaj kristanaj francaj patriotoj kiel ideala revoluciuloj.[38] Dekomence Sorel estis oficiale estinta reviziisto de Marksismo, sed ĉirkaŭ 1910 anoncis sian forlason de socialisman literaturoj kaj postulis en 1914, uzante aforismon de Benedetto Croce ke "socialismo estas mortinta" pro la "diskompono de Marksismo".[39] Sorel iĝis subtenanto de reakcia Maurras-isma naciismo ekde 1909 kio influis super liaj verkoj.[39] Maurras tenis intereson por kunigi siajn naciismajn idealojn kun Sorel-isma sindikatismo kiel rimedo por lukti kontraŭ demokratio.[40] Maurras asertis, ke "socialismo liberigita el la demokratiaj kaj kosmopolitaj elementoj kongruas kun naciismo tiom bone kiom ganto kongruas kun bela mano".[41]

La kunigon de Maurras-a naciismo kaj Sorela sindikatismo influis la radikala itala naciisto Enrico Corradini.[42] Corradini parolis pri la neceso de nacisindikatisma movado, estrita de elitismaj aristokratoj kaj kontraŭ-demokratoj kiuj kunhavis revolucian sindikatisman tendencon al la rekta agado kaj al volo por luktado.[42] Corradini parolis pri Italio kiel "proletara nacio" kiu bezonas aliri al imperiismo por defii la "plutokratajn" francojn kaj britojn.[43] La vidpunktoj de Corradini estis parto de pli ampleksa serio de perceptoj ene de la dekstrula Associazione Nazionalista Italiana (ANI), kiu plendis, ke la ekonomia malprogreso de Italio estas okazigita de la korupto en ties politika klaso, de la liberalismo kaj de la divido okazigita de la "malnobla socialismo".[43] La ANI tenis ligojn kaj influon inter konservativuloj, katolikoj kaj la negocista komunumo.[43] Italaj nacisindikatistoj tenis komunan aron de principoj: malakcepto de burĝaj valoroj, demokratio, liberalismo, marksismo, internaciismo kaj pacismo; kaj promocio de heroismo, vitalismo kaj perforto.[44] La ANI asertis, ke la liberala demokratio ne estas plu kongrua kun la moderna mondo, kaj defendis fortajn ŝtaton kaj imperiismon, sur la bazo ke homoj estas nature predantoj kaj ke nacioj estas en konstanta luktado, en kiu nur la plej forta povas survivi.[45]

Filippo Tommaso Marinetti, itala modernisto, aŭtoro de la Manifesto del Futurismo (1909) kaj poste kun-aŭtoro de la faŝisma manifesto Il manifesto dei fasci italiani di combattimento (1919).

Futurismo estis kaj art-kultura movado kaj dekomence politika movado en Italio estrita de Filippo Tommaso Marinetti kiu fondis la Manifesto del Futurismo (1908), kiu ĉampionis la idearojn de modernismo, agado, kaj politika perforto kiel nepraj elementoj de politiko denoncante liberalisman kaj parlamentan politikojn. Marinetti malakcpetis konvencian demokration bazitan sur la regulo de la majoritato kaj egalismo, por nova formo de demokratio, defendante tion kion li priskribis en sia verko "La futurisma koncepto de demokratio" jene: "Ni estas kapablaj fari direktojn por krei kaj dismunti al nombroj, al kvanto, al amaso, ĉar ĉe ni nombro, kvanto kaj amaso neniam estos — kiel estas en Germanio kaj Rusio — nombro, kvanto kaj amaso de mezvaloraj homoj, malkapablaj kaj maldecidemaj".[46]

Futurismo influis faŝismon en ties emfazo agnoskante la virecan naturon de violenta agado kaj milito kiel necesoj de la moderna civilizo.[47] Marinetti proklamis la neceson de fizika trejnado de junuloj, dirante ke en vira edukado, gimnastiko havu unuarangecon super libroj, kaj li defendis segregacion de seksoj por tiu afero, laŭ kiu virina senteblo ne devas eniri en la vira edukado kiu laŭ Marinetti devas esti "viva, militema, muskola kaj violente dinamika".[48]

Benito Mussolini (tie en 1917 kiel soldato en la Unua Mondmilito), kiu en 1914 fondis kaj kondukis la Fasci d'Azione Rivoluzionaria por instigi al Italia interveno en la milito kiel revolucinaciisma agado por liberigi itali-postulitaj landoj el Aŭstri-Hungario.

Unua Mondmilito kaj ties sekvo (1914–1929)[redakti | redakti fonton]

Je la eksplodo de la Unua Mondmilito en aŭgusto 1914, la itala politika maldekstro draste disiĝis pri ties posteno pri la milito. La Itala Socialista Partio (PSI) opoziciis al la milito sed nombraj italaj revoluciaj sindikatistoj apogis la militon kontraŭ Germanio kaj Aŭstri-Hungario sur la bazo ke iliaj reakciaj reĝimoj devis esti venkitaj por certigi la sukceson de socialismo.[49] Angelo Oliviero Olivetti formis pro-intervenisman "fascio-n" nomita Fasci d'Azione Internazionalista oktobre 1914.[49] Benito Mussolini elpostenigita el sia posteno kiel ĉefredaktoro de la gazeto de la PSI nome Avanti! pro sia kontraŭ-germana sinteno, aliĝis al la intervenisma tendenco en aparta "fascio".[50] La termino "Faŝismo" estis por la unua fojo uzita en 1915 de membroj de la movado de Mussolini nome "Fasci d'Azione Rivoluzionaria" (FAR).[51]

La unua kunsido de la FAR okazis la 24an de januaro 1915[52] kiam Mussolini deklaris, ke necesas por Eŭropo solvi la naciajn problemojn — kiel la naciajn limojn — de Italio kaj de aliloke "por la idealoj de justeco kaj libereco pro kiuj la subpremitaj popoloj devas akiri la rajton aparteni al tiuj naciaj komunumoj el kiuj ili devenas".[52] Klopodoj por okazigi amaskunsidoj estis neefikaj kaj ties organizado estis regule malhelpita de la registaraj aŭtoritatoj kaj la socialistoj.[53]

Germanaj soldatoj parade tra Lübeck en la tagoj kiuj kondukis al la Unua Mondmilito. La koncepto de Johann Plenge pri la "Spirito de 1914" identigis la eksplodon de la milito kiel momento kiu forĝis la naciisman germanan solidarecon.

Similaj politikaj ideoj aperis en Germanio post la eksplodo de la milito. Germana sociologo Johann Plenge parolis pri la apero de "Nacia Socialismo" en Germanio ene de tio kion li terminigis kiel la "ideoj de 1914" kiuj estis militdeklaro kontraŭ la "ideoj de 1789" (nome de la Franca Revolucio).[54] Laŭ Plenge, la "ideoj de 1789" inter kiuj estis homaj rajtoj, demokratio, individuismo kaj liberalismo estis malakceptitaj favore al "la ideoj de 1914" kiuj inkludis "Germanajn valorojn" de devo, disciplino, juro kaj ordo.[54] Plenge kredis, ke la rasa solidareco aŭ popola komunumo (Volksgemeinschaft) anstataŭas la klasdividon kaj ke la "rasaj kamaradoj" unuiĝos por krei socialisman socion en la lukto de "proletara" Germanio kontraŭ "kapitalisma" Britio.[54] Li kredis, ke la "Spirito de 1914" manifestiĝis en la koncepto de la "Popola Ligo de Nacia Socialismo".[55] Tiu Nacia Socialismo estis formo de ŝtata socialismo kiu malakceptis la "ideon de senlandlima libereco" kaj defendis ekonomion kiu servu la tuton de Germanio sub la estreco de la ŝtato.[55] Tiu Nacia Socialismo estis kontraŭa al kapitalismo pro la komponantoj kiuj estis kontraŭ "la nacia intereso" de Germanio, sed insistis, ke Nacia Socialismo klopodos al pli granda efikeco en la ekonomio.[55][56] Plenge postulis aŭtoritatan racian regantan eliton kiu disvolvigu Nacian Socialismon pere de hierarkia teknokratia ŝtato.[57]

Faŝistoj rigardis la Unuan Mondmiliton kiel io kiu portos revoluciajn ŝanĝojn en la naturo de milito, socio, ŝtato kaj teknologio, kiel la alveno de totala milito kaj amasmobilizado estis foriginta la distingon inter civiluloj kaj militantoj, ĉar civiluloj estis iĝanta kritika parto en la ekonomia produktado por la militklopodoj kaj tiele kreis "militan civitanecon" en kiu ĉiuj civitanoj estis implikitaj en la militistaro iel dum la milito.[4][58] La Unua Mondmilito estis rezultinta en la apero de pova ŝtato kapabla mobilizi milionojn de personoj por servi la frontoliniojn por havigi ekonomian produktadon kaj logistikon por subteni tiujn kiuj estis en la frontolinioj, same kiel havis senprecedencan aŭtoritaton por interveni en la vivoj de la civitanoj.[4][58] Faŝistoj vidis la teknologian disvolvigon de armilaro kaj la ŝtatan totalan mobilizadon de ties loĝantaro en la milito kiel simbolo de la komenco de nova epoko kiu kunigis la ŝtatan povon kun la amaspolitiko, teknologio kaj partikulare la mobiliza mito kun kiu ili estis konkurencante esti venkinta super la mito de progreso kaj la epoko de liberalismo.[4]

Membroj de la Italia korpuso Arditi (ĉi tie en 1918 svingantaj ponardojn, simbolo de ilia grupo), kiu estis formita en 1917 kiel grupoj de soldatoj trejnitaj por danĝeraj misioj, karakterizitaj per malakcepto de kapitulaco kaj volo lukti ĝismorte. Iliaj nigraj uniformoj inspiris tiujn de la itala faŝisma movado.

Efiko de la Bolŝevika Revolucio[redakti | redakti fonton]

La Oktobra Revolucio de 1917 — en kiu komunistaj Bolŝevikoj estritaj de Vladimir Lenin enpoviĝis en Rusio — ege influis super la disvolvigo de faŝismo.[59] En 1917, Mussolini, kiel estro de la "Fasci d'Azione Rivoluzionaria", laŭdis la Oktobran Revolucion, sed poste seniluziigita de Lenin, konsideris lin simple kiel nova versio de la caro Nikolao.[60] Post la Unua Mondmilito, la faŝistoj plej ofte kampanjis per kontraŭ-marksismaj proponoj.[59]

Liberalaj opoziciantoj kaj de faŝismo kaj de Bolŝevikoj argumentas, ke estas variaj similaĵoj inter ambaŭ, kiel la fakto ke ambaŭ kredis en la neceso de avangarda estreco, havis desdegnon por burĝaj valoroj kaj havis totalismajn ambiciojn.[59] En la praktiko, ambaŭ same emfazis al revolucia agado, teorioj pri proletara nacio, unu-partiaj ŝtatoj kaj parti-armeoj.[59] Tamen, ambaŭ markis klarajn distingojn unu disde la alia laŭ celoj kaj taktikoj, ĉwithar la Bolŝevikoj emfazis la neceson por organizita partoprena demokratio kaj egalisma, internaciisma rigardo al la socio dum la faŝistoj emfazas hiper-naciismon kaj malferman malamikecon kontraŭ demokratio, vidante hierarkian socian strukturon kiel esenca por iliaj celoj.

Pro la forta kontraŭstaro inter la kontraŭ-intervenismaj marksistoj kaj pro-intervenismaj faŝistoj fine de la milito, ambaŭ flankoj iĝis malamikeblaj. La faŝistoj prezentis sin kiel kontraŭ-marksistaj kaj tiel opoziciantaj al la marksistoj.[61] Mussolini plifirmis la kontrolon super la faŝisma movado, konata kiel "Sansepolcrismo", en 1919 per la fondo de la Fasci italiani di combattimento.

La Faŝisma Manifesto de 1919[redakti | redakti fonton]

En 1919, Alceste de Ambris kaj futurisma movadestro Filippo Tommaso Marinetti verkis Il manifesto dei fasci italiani di combattimento (nome Faŝisma Manifesto).[62] La Manifesto estis prezentita la 6an de junio 1919 en la faŝisma gazeto Il Popolo d'Italia. La Manifesto subtenis la aplikon de la universala balotrajto por viroj kaj por virinoj (tiu lasta realigita nur parte fine de 1925, kun ĉiuj opoziciaj partioj malpermesitaj aŭ dispelitaj);[63] proporcian reprezentadon je regiona bazo; registaran reprezentadon pere de korporaciisma sistemo de "Naciaj Konsilantaroj" de fakuloj, elektitaj el profesiuloj kaj negocistoj por reprezenti kaj teni la leĝofaran povon super siaj respektivaj areoj, kiel laboro, industrio, transporto, sansistemo, komunikado ktp.; kaj la abolo de la Italia Senato.[64] La Manifesto proponis la kreadon de okhora labortago por ĉiuj laboristoj,minimuman salajron, laboristan reprezentadon en industria administrado, egalan fidon al laboristaj sindikatoj kiel al industriaj funkciuloj kaj publikaj servistoj, reorganizadon de la transporta sektoro, reviziadon de la skizo de leĝo pri la asekurado de malkapabluloj, malpliigon de la emeritaĝo el 65 ĝis 55, fortan proporcian impostadon al kapitalo, konfiskado de la posedaĵoj de religiaj institucioj kaj abolo de episkopecoj (ĉiuj proponoj maldekstrecaj por bremsi la propagandon de maldekstraj tendencoj, kiuj poste estos imititaj de aliaj faŝismaj movadoj, sed neniam aplikitaj), kaj revizion de militkontraktoj por ke la registaro havu 85% el la profitoj.[65] Oni alvokis ankaŭ al la plenumo de la ekspansismaj celoj en Balkanio kaj aliaj partoj de Mediteraneo,[66] la kreadon de mallong-serva nacia milico por servi al defendaj celoj, ŝtatigon de la armilindustrio kaj eksterlandan politikon planitan por esti pacema, sed ankaŭ konkurenca.[67]

Loĝantoj de Rijeka-Fiume bonvenigas la alvenon de Gabriele d'Annunzio kaj liaj nigraĉemizuloj, ĉar D'Annunzio kaj la faŝisto Alceste de Ambris disvolvigis la preskaŭ-faŝisma Reggenza Italiana del Carnaro (nome urbo-ŝtato en Fiume) el 1919 ĝis 1920 kaj kies agado fare de D'Annunzio en Fiume inspiris la italan faŝisman movadon.

La venontaj okazaĵoj kiuj influis la faŝistojn en Italio estis la atako al Fiume fare de la itala naciisto Gabriele d'Annunzio kaj la fondo de la Reggenza Italiana del Carnaro en 1920.[68] D'Annunzio kaj De Ambris dezajnis la Reggenza (Regenteco), kiu proponis nacisindikatisman korporaciisman produktismon kun la politikaj ideoj de D'Annunzio.[69] Multaj faŝistoj konsideria la Reggenza de Carnaro kiel ideala konstitucio por Faŝisma Italio.[70] La sinteno de superhoma konsidero (supereco de italoj) kristaliĝis en politiko de agresemo al Jugoslavoj fare de italaj faŝistoj persekute de ĉefe slovenoj kaj kroatoj.

Italaj Faŝistoj en 1920[redakti | redakti fonton]

En 1920, la aktivisma strikagado fare de industriaj laboristoj atingis sian pinton en Italio kaj 1919 kaj 1920 estis konataj kiel la "ruĝa jarduo".[71] Mussolini kaj la faŝistoj profitis tiun situacion per alianco al la industriaj negocistoj kaj atakante kaj industriajn laboristojn kaj kamparanojn je la ekskuzo konservi ordon kaj internan pacon en Italio.[72]

Faŝistoj identigis siajn unuarangajn opoziantojn kiel la majoritato de socialistoj en la maldekstro kiuj estis opoziciintaj intervenon en la Unua Mondmilito.[70] La Faŝistoj kaj la Italia politika dekstro kunhavis komunan bazon: ambaŭ kontraŭis marksismon, malakceptis la klaskonscion kaj kredis en la regado fare de elitoj.[73] La Faŝistoj aliĝis al kontraŭ-socialisman kampanjon ariĝante al la aliaj partioj kaj al la konservativa dekstro en komuna klopodo por detrui la Italan Socialisman Partion kaj la laboristajn organizojn kiuj metis la klasidentecon super la nacia identeco.[73]

Faŝismo intencis arigi la italajn konservativulojn farante gravajn ŝanĝojn en sia politika proponaro — abandonante ties antaŭan populismon, respublikismon kaj antiklerikalismon, adoptante politikon subtene al la libera entrepreno kaj akceptante la hegemonion de la Katolika Eklezio kaj de la monarkio kiel institucioj propraj de Italio.[74] Por allogi italajn konservativulojn, faŝistoj adoptis politikojn kiel la promocio de familiaj valoroj, kiel la promocio de politikoj desegnitaj por malpliigi la nombro de virinoj en la laborforto limigante la rolon de virinoj al tiu de patrino. La faŝistoj malpermesis literaturon pri naskokontrolo kaj pligrandigis la punojn pro aborto en 1926, deklarante ambaŭ krimojn kontraŭ la ŝtato.[75]

Propaganda afiŝo de Mussolini.

Kvankam Faŝismo adoptis nombrajn kontraŭ-modernajn sintenojn planitajn por altiri la homojn adoptintajn la novajn tendencojn en seksokutimoj kaj virinrajtoj — speciale tiuj kun reakciaj vidpunktoj — la faŝistoj serĉis pluteni la revolucian karakteron de Faŝismo, kaj Angelo Oliviero Olivetti diris: "Faŝismo ŝatus esti konservema, sed ĝi devos esti revolucia".[76] La Faŝistoj proponis revolucian agadon sed engaĝigis al sekurigo de la leĝaro kaj la ordo por altiri kaj konservativulojn kaj sindikatistojn.[77]

Antaŭ la faŝistoj enkongruiĝis al la politika dekstro, Faŝismo estis movado limigita al malgranda, urba, norditalia medio kiu havis nur ĉirkaŭ milon da membroj.[78] Post la faŝistoj enkongruiĝis al la politika dekstro, la membraro de la movado atingis proksimume 250 000 ĉirkaŭ 1921.[79]

Faŝista violento en 1922[redakti | redakti fonton]

El 1922, faŝismaj paramilitistoj pliakrigis sian strategion el tiu de atakado al socialistaj oficejoj kaj al hejmoj de socialistaj estroj al tiu de perforta okupado de urboj. La faŝistoj trafis malmultan seriozan rezistadon el aŭtoritatoj kaj poste ekkontrolis kelkajn norditaliajn urbojn.[80] La faŝistoj atakis la sidejojn de socialistaj kaj katolikaj sindikatoj en Kremono kaj devigis italianigon al la german-parolanta loĝantaro de Trento kaj Bolzano.[80] Post ekkontroli tiujn urbojn, la faŝistoj faris planojn por kontroli Romon.[80]

La 24an de oktobro 1922, la Faŝisma Partio okazigis sian jaran kongreson en Napolo, kie Mussolini ordoni al Nigraĉemizuloj ekkontroli publikajn konstruaĵojn kaj trajnojn por konverĝi sur tri punktoj ĉirkaŭ Romo.[80] La faŝistoj sukcesis ekkontroli kelkajn poŝtoficejojn kaj trajnojn en norda Italio dum la italia registaro, estrita de maldekstra koalicio, estis interne dividita kaj malkapabla reagi al faŝismaj antaŭaĵoj.[81] La reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a vidis la riskon de sangelverŝo en Romo kiel reago al klopodo eviti la koncentriĝon de faŝistoj estas alta.[82] La reĝo decidis nomumi Mussolini kiel Ĉefministro de Italio kaj Mussolini alvenis en Romon la 30an de oktobro por akcepti la nomumon.[82] Faŝisma propagando pligrandigis tiun okazaĵon, konata kiel "Marŝo al Romo", kiel "konkero" de la povo pere de heroaĵoj de faŝistoj.[80]

Enpovigo de Mussolini[redakti | redakti fonton]

Post la nomumo kiel Ĉefministro de Italio, Mussolini devis formi registaran koalicion ĉar la faŝistoj ne havis kontrolon super la italia parlamento.[83] La registara koalicio de Mussolini dekomence sekvis ekonomie liberalismajn politikojn sub la estreco de la liberala financa ministro Alberto de Stefani, nome membro de la Centra Partio, inklude la ekvilibron de la buĝeto pere de profundaj fortranĉoj el la civila servo.[83] Dekomence, okazis malmulta drasta ŝanĝo en la registara politiko kaj la agado de subpremada politiko estis limigita.[83]

La faŝistoj ekklopodis enmeti faŝismon en Italio pere de la Leĝo Acerbo, kiu garantiis plurajn sidlokojn en la parlamento al ajna partio aŭ koalicia listo en balotado kiu ricevis 25% aŭ plie el la voĉdonado.[84] Pere de konsiderina faŝisma perforto kaj timigo, ilia listo ricevis majoritaton de la voĉdonado, kio havigis plej multajn sidlokojn al la faŝistoj.[84] Post la balotado, krizo kaj politika skandalo eksplodis post la deputito de la Socialisma Partio nome Giacomo Matteotti estis kidnapita kaj murdita de faŝisto.[84] La liberaluloj kaj la maldekstrula minoritato en la parlamento foriris kiel protesto en tio kio estis nomita "Aventina Secesio".[85] La 3an de januaro 1925, Mussolini diskursis al la Italia parlamento dominata de faŝistoj kaj deklaris, ke li estas persone responsa pro tio kio okazas, sed insistis, ke li faris nenion maljuste. Mussolini proklamis sin diktatoro de Italio, akceptante plenan respondecon super la registaron kaj anoncante la dissolvon de la parlamento.[85] El 1925 ĝis 1929, Faŝismo entranĉeiĝis en la povo: opoziciaj deputitoj estis malrajtigitaj aliri al la parlamento, cenzuro estis enkondukita kaj dekreto de decembro 1925 faris Mussolini sola respondeco antaŭ la reĝo.[86]

Mussolini kaj la itala faŝismo[redakti | redakti fonton]

Mussolini en tipa impona pozo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Faŝisma Italio, Italia Faŝismo kaj Dua Mondmilito.

La Nacifaŝisma Partio (Partito Nazionale Fascista, PNF) estis itala politika partio, kreita de Benito Mussolini kiel politika esprimo de faŝismo (antaŭe reprezentata de grupoj konataj kiel Fasci). La partio regis en Italio el 1922 kiam la faŝistoj kaptis la povon pere de la Marŝado al Romo, ĝis 1943, kiam Mussolini estis elpovigita pere de la Granda Konsilio de Faŝismo.

Diversaj instancoj[redakti | redakti fonton]

La Corpo Ausiliario delle Squadre d'azione di Camicie Nere (en itala: Helpa Korpuso de la Ŝturm-rotoj de Nigraĉemizuloj), plej ofte konata kiel Nigraj Brigadoj (en itala: Brigate Nere) estis unu el la faŝismaj paramilitistaj grupoj, organizitaj kaj regataj de la Respublika Faŝisma Partio (Partito Fascista Repubblicano, PFR) kiu funkciis en la Itala Sociala Respubliko (en Norda Italio), dum la finaj jaroj de la Dua Mondmilito, kaj post la subskribo de la Itala Batalĉeso en 1943.

Liberal-faŝismo[redakti | redakti fonton]

Liberal-faŝismo estas nomo donita, de ties kritikantoj, al tendenco perceptebla en la nuntempaj ŝtatoj konsistanta en allasi ĉiam pli da libereco al la kapitalismaj entreprenoj (bazo de la liberalismo) kaj ĉiam malpli da libereco al la civitanoj (bazo de la faŝismo). Laŭ tiuj, kiuj denuncas ĝin, la liberal-faŝismo egalas al doni senpunecon al la estraj klasoj kaj samtempe pliigi kontrolon kaj subpremadon kontraŭ la ordinaraj civitanoj, aplikante al ili la principon « nulo da tolero ».

Italaj faŝistoj[redakti | redakti fonton]

Faŝismo en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Flago de la Patriota Fronto de Aŭstrio.

Aŭstrofaŝismo estas komune uzata vorto de la nekonservativaj historiistoj por priskribi la aŭtoritatecan reĝimon reganta en Aŭstrio inter la jaroj 1934 kaj 1938. Ties registaro estis bazita en la partio Vaterländische Front (Patriota Fronto) kaj ĝia paramilitista milico Heimwehr. La partio estis fondata en majo 1933 de Engelbert Dollfuß, kiu forpasis dum intenco de ŝtatpuĉo ekzekutita de naziaj simpatiantoj la 25-an de julio 1934; anstataŭata de Kurt Schuschnigg, eksa membro de la partio Christlichsoziale Partei (Social-Kristana Partio), kiu integriĝis al la Vaterländische Front.

Naziismo en Germanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nazia Germanio.

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio. La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

Flago de Hispana Falango.

La Hispana Falango (Falange Española de las Juntas de Ofensiva Nacionalsindicalista) estis ekstremdekstra politika movado naskiĝinta dum la 1930-aj jaroj kaj iĝis la plej forta movado enhavanta la ĉefajn ideologiajn kaj strategiajn elementojn de la faŝismo, kaj precize el la itala faŝismo, el kiu ĝi inspiriĝis. Ĝi estis totalisma klerikisma politika organizo fondita de José Antonio Primo de Rivera en 1933 kontraŭe al la Dua Hispana Respubliko. Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciisma flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unusola partio en Hispanio, el 1939 kaj teorie ĝis 1975. Anoj de tiu partio estas nomitaj falangistoj. La partio plue havis politikan vivon en la demokratia etapo de la Hispana Transiro al Demokratio ĝis nun, sed en diversaj frakcioj.

Ŝoŭa ŝtatismo en Japanio[redakti | redakti fonton]

Ŝoŭa Ŝtatismo (国家主義 Kokka Shugi?) estis politika sinkretismo aŭ miksaĵo de japanaj ekstremdekstraj politikaj ideologioj, disvolviĝitaj dum la post-Mejĝa epoko. Ĝi estas konata kiel la japana faŝismo aŭ Ŝoŭa naciismo. Ĉi tiu ŝtatismo regis politikaĵojn en Japanio dum la unua periodo de la Ŝoŭa-erao (regnado de Hirohito). Ĝi estis miksaĵo de ideoj tiaj kiel japana ultranaciismo, militismo kaj ŝtatkapitalismo, kiuj estis proponitaj fare de pluraj tiamaj politikaj filozofoj kaj pensintoj en Japanio.

En Rumanio[redakti | redakti fonton]

Flago de la Legia Movado

La Legio de Arkianĝelo Mikaelo, mallonge Legiana Movado (rumane Legiunea Arhanghelului Mihail resp. Mișcarea Legionară) estis organizaĵo fondita je la 24-a de junio 1927 de Corneliu Zelea Codreanu en Rumanio. Ĝi estis kvazaŭ-armea terorista legio kun naciisma-faŝisma orientiĝo kaj mistike-religia karaktero. Ĝi konsideris sin kontraŭulo de komunismo, judoj kaj framasonismo[87].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Taub, Amanda (1-a de marto 2016). “The rise of American authoritarianism”, Vox (en). 
  3. 3,0 3,1 Grčić, Joseph. Ethics and Political Theory (Lanham, Maryland: University of America, Inc, 2000) p. 120
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) p. 140–141, 670.
  5. Eatwell, Roger, Fascism: a History (Allen Lane, 1996) p. 215.
  6. Griffin, Roger kaj Matthew Feldman, eds., Fascism: Fascism and Culture (Londono kaj Novjorko: Routledge, 2004) p. 185.
  7. Stanley G. Payne. A History of Fascism, 1914–1945. p. 106.
  8. Jackson J. Spielvogel. Western Civilization. Wadsworth, Cengage Learning, 2012. p. 935.
  9. Cyprian P. Blamires. World Fascism: A Historical Encyclopedia, Volume 2. Santa Barbara, California, USA: ABC-CLIO, 2006. p. 331.
  10. Griffin, Roger. The Nature of Fascism (New York: St. Martins Press, 1991) pp. 222–223.
  11. Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) p. 188–189.
  12. Eatwell, Roger: "A Spectral-Syncretic Approach to Fascism", The Fascism Reader, Routledge, 2003, p 79. Books.Google.com
  13. Fascism. Oxford English Dictionary. Oxford Dictionaries Online. Alirita 18 May 2011.
  14. Turner, Stephen P., Käsler, Dirk: Sociology Responds to Fascism, Routledge. 2004, p. 222
  15. Horst, Junginger, The Study of Religion Under the Impact of Fascism vol. 117 of Numen Book Series (BRILL, 2008) p. 273.
  16. 16,0 16,1 Griffin, Roger: "The Palingenetic Core of Fascism", Che cos'è il fascismo? Interpretazioni e prospettive di ricerche, Ideazione editrice, Rome, 2003 AH.Brookes.ac.uk
  17. 17,0 17,1 Stackelberg, Roderick Hitler's Germany, Routeledge, 1999, pp. 3–5.
  18. 18,0 18,1 Eatwell, Roger: "A 'Spectral-Syncretic Approach to Fascism', The Fascism Reader, Routledge, 2003 pp. 71–80 [2]
  19. Davies, Peter; Derek Lynch (2002). The Routledge companion to fascism and the far right. Psychology Press. pp. 126–27.
  20. Zafirovski, Milan (2008). Modern Free Society and Its Nemesis: Liberty Versus Conservatism in the New Millennium. Lexington Books. pp. 137–38.
  21. Sternhell, Zeev, Mario Sznajder and Maia Ashéri, The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution (Princeton University Press, 1994) p. 161.
  22. Borsella, Cristogianni kaj Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative (Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007) p. 76.
  23. Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (London and New York, 1998) p. 169.
  24. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England, UK: Routledge, 1995, 2005. pp. 23–24.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (London and New York, 1998) p. 170.
  26. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England, UK: Routledge, 1995, 2005. p. 24.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (Londono kaj Novjorko, 1998) p. 171.
  28. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 1995, 2005. p. 29.
  29. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 1995, 2005. pp. 24–25.
  30. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 1995, 2005. p. 25.
  31. William Outhwaite. The Blackwell dictionary of modern social thought. Wiley-Blackwell, 2006. p. 442.
  32. Tracy H. Koon. Believe, obey, fight: political socialization of youth in fascist Italy, 1922–1943. University of North Carolina Press, 1985. p. 6.
  33. 33,0 33,1 Giuseppe Caforio. "Handbook of the sociology of the military", Handbooks of Sociology and Social Research. New York: Springer, 2006. p. 12.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 David Carroll. French Literary Fascism: Nationalism, Anti-Semitism, and the Ideology of Culture. p. 92.
  35. Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. pp. 75–81.
  36. Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 81.
  37. Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 77.
  38. Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 82.
  39. 39,0 39,1 Sternhell, Zeev, Mario Sznajder and Maia Ashéri, The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution (Princeton University Press, 1994) p. 78.
  40. Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution. Princeton, New Jersey, US: Princeton University Press, 1994. p. 82.
  41. Douglas R. Holmes. Integral Europe: fast-capitalism, multiculturalism, neofascism. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, 2000. p. 60.
  42. 42,0 42,1 Sternhell, Zeev, Mario Sznajder and Maia Ashéri, The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution (Princeton University Press, 1994) p. 163.
  43. 43,0 43,1 43,2 Blinkhorn, Martin, Mussolini and Fascist Italy. 2nd ed. (New York: Routledge, 2003) p. 9.
  44. Sternhell, Zeev, Mario Sznajder and Maia Ashéri, The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution (Princeton University Press, 1994) p. 32.
  45. Gentile, Emilio, The Struggle for Modernity: Nationalism, Futurism, and Fascism (Westport, Connecticut: Praeger Publishers, 2003) p. 6.
  46. Andrew Hewitt. Fascist modernism: aesthetics, politics, and the avant-garde. Stanford, California: Stanford University Press, 1993. p. 153.
  47. Gigliola Gori. Italian Fascism and the Female Body: Submissive Women and Strong Mothers. Oxfordshire; New York: Routledge, 2004. p. 14.
  48. Gigliola Gori. Italian Fascism and the Female Body: Submissive Women and Strong Mothers. Oxfordshire; New York: Routledge, 2004. pp. 20–21.
  49. 49,0 49,1 Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 175.
  50. Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 214.
  51. Paul O'Brien. Mussolini in the First World War: The Journalist, The Soldier, The Fascist. p. 52.
  52. 52,0 52,1 Paul O'Brien. Mussolini in the First World War: The Journalist, The Soldier, The Fascist. p. 41.
  53. Gregor 1979, pp. 195–96.
  54. 54,0 54,1 54,2 Kitchen, Martin, A History of Modern Germany, 1800–2000 (Malden, Massaschussetts; Oxford, England; Carlton, Victoria, Australia: Blackwell Publishing, Inc., 2006), p. 205.
  55. 55,0 55,1 55,2 Hüppauf, Bernd-Rüdiger War, Violence, and the Modern Condition (Berlin: Walter de Gruyter & Co., 1997), p. 92.
  56. Held, David (1980). Introduction to Critical Theory: Horkheimer to Habermas. University of California Press. ISBN 978-0-520-04175-2.
  57. Rohkrämer, Thomas, "A Single Communal Faith?: the German Right from Conservatism to National Socialism", Monographs in German History. Volume 20 (Berghahn Books, 2007), p. 130
  58. 58,0 58,1 Michael Mann. Fascists. Cambridge University Press, 2004. p. 65.
  59. 59,0 59,1 59,2 59,3 Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) pp. 95–96.
  60. Peter Neville. Mussolini. Oxon, England; New York: Routledge, 2004. p. 36.
  61. Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 178.
  62. Dahlia S. Elazar. The making of fascism: class, state, and counter-revolution, Italy 1919–1922. Westport, Connecticut, US: Praeger Publishers, 2001. p. 73
  63. Kevin Passmore, Women, Gender and Fascism in Europe, p. 116
  64. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 69.
  65. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. pp. 69–70.
  66. PAXTON, Robert. (2005) “Chapter 1, The Invention of Fascism”, The Anatomy of Fascism. Random House. ISBN 978-0-307-42812-7.
  67. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. pp. 69–70.
  68. Paxton, Robert (2005). "Chapter 1, The Invention of Fascism". The Anatomy of Fascism (First Vintage Books ed.). Random House. ISBN 978-0-307-42812-7.
  69. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 70.
  70. 70,0 70,1 Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 189.
  71. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 73.
  72. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 75.
  73. 73,0 73,1 Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 193.
  74. De Grand, Alexander. Italian fascism: its origins and development. 3rd ed. University of Nebraska Press, 2000. p. 145.
  75. Fascists and conservatives: the radical right and the establishment in twentieth-century Europe. Routdlege, 1990. p. 14.
  76. Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 190.
  77. Martin Blinkhorn. Fascists and Conservatives. 2nd edition. Oxon, England: Routledge, 2001 p. 22.
  78. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 72.
  79. Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 76.
  80. 80,0 80,1 80,2 80,3 80,4 Robert O. Paxton. The Anatomy of Fascism. New York; Toronto: Random House, Inc., 2005 p. 87.
  81. Robert O. Paxton. The Anatomy of Fascism. New York; Toronto: Random House, Inc., 2005 p. 88.
  82. 82,0 82,1 Robert O. Paxton. The Anatomy of Fascism. New York; Toronto: Random House, Inc., 2005 p. 90.
  83. 83,0 83,1 83,2 Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 2005. p. 110.
  84. 84,0 84,1 84,2 Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 2005. p. 113.
  85. 85,0 85,1 Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 2005. p. 114.
  86. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England: Routledge, 2005. p. 115.
  87. Djuvara, Neagu: O scurtă istorie a românilor povestită celor tineri

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fascism en la angla Vikipedio.