Revolucia sindikatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sorela sindikatismo)

La revolucia sindikatismo (nomita ankaŭ Sorelismo) estis la ĉefa ideologio en Francio en la sindikatoj de la CGT inter 1895 kaj 1914, kaj, ĝis la 1920-aj jaroj, en la sindikatoj de aliaj industriaj landoj (Usono, Argentino, Italio kaj Hispanio).

Ĝi ankaŭ nomiĝis rektagada sindikatismo. Ĉi tiu tendenco kontraŭis reformisman sindikatismon kaj politikajn partiojn ĉar ĝi respektis la principon : «La emancipo de la laboristoj estu la verko de la laboristoj mem» (el la statuto de Internacia Laborista Asocio, verkita en 1864 de Karlo Markso). En 1923 en Berlino revoluciaj sindikatistoj internacie organiziĝis kreante novan internacian laboristan asocion. La kresko de komunismo en Francio, faŝismo en Italio, frankismo en Hispanio kaj de potencaj sindikatoj venkis ĉi tiun tendencon. Ĉi tiu speco de sindikatismo, nur marĝena, ankaŭ ekzistas en Francio per la franca CNT.

La revolucia sindikatisma CGT en Francio[redakti | redakti fonton]

La revolucia sindikatismo estis la ĉefa tendenco en la franca CGT inter 1895 kaj 1914. Federante malsamajn tendencojn, kiuj defendas la laboristan memregadon kontraŭ la politikaj manovroj de la subtenantoj de Guesde. Ĝi iĝis la reganta tendenco dum la kongreso de Bourges en 1904 kaj dum la amiena kongreso en 1906, kiam estis akceptita fama tagordo kiu nun nomiĝas Amiena Ĉarto.

La CGT naskiĝis en 1895 por instigi la laboristojn emancipiĝi laŭ la rekomendoj de la Unua Internacio. Unue, temis pri insurekcia ĝenerala striko, por aboli la salajrecon kaj faligi la burĝan socion.

Tamen, ĉi tiu politiko ŝanĝiĝas en 1902, kaj multaj partaj strikoj ekas tra la tuta Francio. Nun, kaj tio estas la apartaĵo de la revolucia sindikatismo, la sindikato estas samtempe la ilo por plibonigi la laboristan ĉiutagan vivon, kaj la rimedo kiu naskos la ontan socion per revolucio. Tiu socio estos egaleca kaj frateca. En 1906, la amiena ĉarto konfirmas la rifuzon submetiĝi al politika organizo kaj substrekas la necesan memstarecon de la sindikato. Tio estas plia apartaĵo de la revolucia sindikatismo : la sindikato ne estas konsiderata fako de politika partio, male al anglaj kaj germanaj sindikatismoj.

En Francio, la revolucia sindikatismo spertis krizon en 1909. La subpremo estis abrupta. Plurfoje la respondeculoj de la CGT estis malliberigitaj, la armeo mortigis strikantojn. La diversaj politikaj tendencoj provas trudiĝi en la CGT. La socialista partio kun Jaurès serĉas voĉdonantojn por atingi la povon, anarĥiistoj deziras venkigi sian radikalan kaj kontraŭ-aŭtoritatan vidpunkton. La burokratiĝo ektrafas iujn kamaradojn. La Unua Mondmilito sendas al tranĉeoj kaj morto sindikatistojn. La CGT organizas manifestaciojn kontraŭ la milito, sed ĝi estis preskaŭ sola en Eŭropo. La germanaj sindikatoj, regataj de la Socialdemokrata Partio, ne mobiliziĝas, perfidinte la internacian laboristan solidarecon.

Post la milito, la revoluciaj sindikatistoj reorganiziĝis. La revolucia sindikatismo denove iĝas la ĉefa tendenco en la CGT. La estraro de la CGT, timante perdi sian povon, iniciatas skismon en 1921. Multaj sindikatoj iras al la CGTU aŭ iĝas memstaraj.

La revolucia sindikatisma tendenco dum longa tempo plu influos la sindikatan movadon. Eĉ hodiaŭ, preskaŭ ĉiuj sindikatoj referencas al la kongreso de la CGT en 1906 kaj al ĝia fama Amiena Ĉarto, kiu asertas la sendependecon de la sindikato kaj la deziron transformi la socion.

La revoluci-sindikatisma tendenco perdis parton de sia influo profite al la Franca Komunista Partio, kiu estis kreita kun la partopreno de revoluciaj sindikatistoj. La prestiĝo de la Rusa Revolucio kaj la financado de dungitoj flanke de Sovetunio finfine trudos la kuratorecon de la partio super la sindikato sed post multaj jaroj.