Marŝo al Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marŝado al Romo)
La nigraĉemizuloj en Bolonjo, kun Benito Mussolini estre, en la "Marŝo al Romo".
Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio De Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria De Vecchi.

La Marŝo al Romo (en itala, Marcia su Roma) estis marŝo kun destino al Romo organizita de Benito Mussolini, tiam estro de la Nacifaŝisma Partio, inter la 27a kaj la 29a de oktobro 1922, kiu portis lin al povo en Italio. La marŝo markis la finon de la parlamenta sistemo kaj la komenco de la faŝisma reĝimo. La diktaturo fakte ekvalidis iom poste, je la murdo de Giacomo Matteotti kaj la malpermeso de politikaj partioj de opozicio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mussolini ordonis meze de oktobro 1922 ke ĉiuj aliĝintoj de la Nacifaŝisma Partio prepariĝu por okazigi publikajn manifestaciojn amase en la tuta lando. Por tiu dato, la faŝistoj estis sukcesintaj, pere de diversaj agresoj kaj minacoj, trudi la rezignon de preskaŭ ĉiuj el la socialistaj aŭtoritatoj de la Norda Italio, regiono kiun ili dominis en malmultaj tagoj, antaŭ la pasiveco de la armeo kaj de la polico.

Antaŭ ordono de Mussolini, amasoj da faŝistoj venis kaj al ŝoseoj kaj al fervojoj por direkti sin al Romo, cele al enpovigo por ilia estreco. Armitaj per apenaŭ kelkaj pistoloj, bastonegoj kaj hejmaj armiloj, la nigraĉemizuloj venis al la itala ĉefurbo kaj la 22an de oktobro, minacante al provoko de civila milito se la aŭtoritatoj malhelpis ilian aliron. La manifestanciataj faŝistoj venis per fervojo, aŭtoj kaj kamionoj, kaj eĉ perpiede tiuj kiuj loĝis en proksimaj regionoj.

La reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a malakceptis reagi. Tiele oni ne ordonis al la armeo la haltigon de Mussolini kaj de liaj sekvantoj. La tialoj de la reĝa rifuzo estis diskutita; oni sugestis, ke eble li timis perdi sian tronon se li malakceptas kunlabori kun la faŝistoj (tiam la plej forta partio de la lando), ke eble li deziris eviti enlandan militon kiu povus esti komencinta pro ordono de subpremado aŭ, eĉ, ke eble li esperis neŭtraligi iel la faŝistojn «asociigante ilin» al la registaro.

Mussolini, tiam certa pri sia kontrolo pri la okazaĵoj, estis decidita akcepti nur la kontrolon de la registaro, kaj la 29an de oktobro la reĝo petis al li esti ĉefministro kaj formi ministraron. Veturinte el Milano trajne, Mussolini formis registaron en Romo la 30an de oktobro. Ĉirkaŭ 25 000 nigraĉemizuloj estis transportitaj al la ĉefurbo nur tiun jaron, ekde kie ili marŝis kiel triumfa ceremonia parado la 31an de oktobro 1922. Venonttage, Mussolini instalis sian registaron en Romo. Formale la faŝisma diktaturo ne tuj ekis, sed la faŝistoj turnis sin al diversaj procedoj dum la venontaj monatoj por sekurigi la kontrolon de ĉiuj mekanismoj de politika povo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]