Martin Benka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Benka
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1888 (1888-09-21)
en Kostolište
Morto 28-an de junio 1971 (1971-06-28) (82-jaraĝa)
en Malacky
Tombo Slovaka nacia tombejo
Lingvoj Esperantoslovaka
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • pentristo • grafikartisto • ilustristoinstruisto
vdr

Martin BENKA (naskiĝis 21-an de septembro 1888 en Kiripolec - mortis 28-an de junio 1971 en Malacky) estis slovaka akademia pentristo, grafikisto kaj esperantisto.

Slovaka televido filmis biografian serion pri lia vivo, ĉar li estas konsiderata unu el la plej grandaj slovakaj artistoj, kvankam lian esperantistecon la televido ne menciis.

Li desegnis serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkis originale kelkajn studojn kaj rakontojn. Li pentris portreton de L.L.Zamenhof.

Verkoj esperantlingvaj[redakti | redakti fonton]

  • Pri slovaka arto
  • La akvoguteto
  • Ruĝaj diantoj
  • Stranga koncerto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]