Saltu al enhavo

Mijazaŭa Kenĝi

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mijazaŭa Kenĝi
Persona informo
宮沢賢治
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1896 (1896-08-27)
en Hanamaki-Kawaguchi
Morto 21-an de septembro 1933 (1933-09-21) (37-jaraĝa)
en Hanamaki
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Niĉiren-Ŝu vd
Etno japanoj vd
Lingvoj Esperantojapana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Morioka Agriculture and Forestry High School (en) Traduki
Morioka First High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Masajirō Miyazawa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Seiroku Miyazawa (en) Traduki kaj Toshi Miyazawa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Kaneko Shichirobei (en) Traduki (prapraavo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
agronomo
porinfana verkisto
prozisto
pedagogo
esperantisto
verkisto
instruisto
romanisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio, literaturo por infanoj kaj junuloj kaj kreiva kaj profesia verkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1918–1933 vd
Verkado
Verkoj Nokto de la Galaksia Fervojo ❦
Kaze no Matasaburō ❦
Porāno no hiroba ❦
The Life of Guskō Budori ❦
The Acorns and Wildcat ❦
Wolf Forest and Basket Forest, Robber Forest ❦
注文の多い料理店 ❦
Q11567194 ❦
The 4th of Narcissus Month ❦
Q11516018 ❦
Q11677281 ❦
Q11634411 ❦
The Nighthawk Star ❦
Q11293841 ❦
Q11333743 ❦
Q11318693 ❦
Q11299943 ❦
Q11659917 ❦
Q11280526 ❦
Q11307097 ❦
Q11292050 ❦
Q11063447 ❦
Q11571980 ❦
Q11330548 ❦
Q10927854 ❦
Q11541309 ❦
Q11625320 ❦
The Bears of Mt. Nametoko ❦
Q11401378 ❦
Gauche the Cellist ❦
Saru no Koshikake ❦
Q17209720 ❦
Haru to Shura ❦
Ame ni mo Makezu ❦
Hoshi Meguri no Uta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MIJAZAŬA KenĝiKenĵi (en transliterigo Hepburn Miyazawa Kenji, japane: 宮沢 賢治 aŭ 宮澤 賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], ankaŭ laŭ la okcidente kutima vortordo Kenzi Miyazawa, Kenĝi respektive Kenĵi Mijazaŭa, n. la 27-an de aŭgusto 1896 kaj m. la 21-an de septembro 1933 en Hanamaki) estis japanlingva poemisto kaj verkisto de fabeloj por infanoj en la malfrua Taiŝo- kaj la frua Ŝova-epokoj. Li ankaŭ estis vegetarano, violonĉelisto, pia budhisto, utopia socia aktivisto, kaj esperantisto. Hobie li estis pentristo, muzikisto kaj mineralogo.

Li naskiĝis en Hanamaki en Hienuki, en la gubernio Iŭate. Post studado ĉe Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo en Morioka (nun Universitato de Iŭate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante kiel asistanto ĉe la profesoro en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro Haru to Syura kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj. Li ankaŭ eklernis Esperanton, kaj tradukis kelkaj de liaj verkoj al la lingvo. Oni trovis tiun manuskriptojn post lia morto.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo.

Spirito de liaj verkoj: Mijazaŭa, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Mijazaŭa tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Li mortis pro la pulma inflamo kaj tuberkulozo kiel 37-jaraĝa.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lin interesis Esperanto. Laŭ Jouko Lindstedt, li interesiĝis pri Esperanto tra renkonto kun finnlanda esperantisto, esploristo, sciencisto kaj diplomato en Japanio, Gustaf John Ramstedt, kaj laŭ Sibayama Zyun'iti, li eklernis ĝin en 1926, sed li neniam atingis altan lingvan nivelon.[1][2][3]

Li provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto,[4] kiu oni publikigis longe post lia morto, en 1953.[2] Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto – kiel la o-sufikso en ”Ihatovo” (kune kun ”Ihatov” nomo de ofta fikcia loko en liaj verkoj).[5] Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton interalie de Konisi Gaku.

En la jaro 2014 en la populara japana film-serio Sakura – jiken o kiku onna, en la 3-a ero de tiu filmserio estis referencoj al Mijazaŭa kaj al Esperanto.[6]

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jouko Lindstedt: Sciencisto, diplomato, esperantisto (parto 2)
  2. 2,0 2,1 Miyamoto Masao kaj Sibayama Zyun'iti: Poemoj de MIYAZAWA Kenzi, memtradukitaj esperanten
  3. https://enjoyiwate.com/?p=10884
  4. David Poulson, Miyazawa Kenji
  5. klarigo el la retejo why.kenji.ne.jp, origine japane, citaĵo: "En novembro 1926, kiam Kenji vizitis sian amikon de la mezlernejo Morioka, Kosuge Kenkichi, por renovigi ilian amikecon, Kenji laŭdire diris al li: "Mi studas Esperanton por povi prezenti miajn skribaĵojn en Esperanto, por ke homoj tra la mondo povu kompreni ĝin." (校本宮沢賢治全集, "Kyohon Miyazawa Kenji Zenshu" kompletaj Verkoj de Kenji Miyazawa, volumo 14, 年譜 "Nenpu" Kronologio, 1977, eldonejo 筑摩書房 Chikuma Shobō" Ĉikuma Ŝobo, do librejo Ĉikuma). "Mi volas igi homojn tra la tuta mondo miaj legantoj". Por fari tion, li bezonas studi Esperanton, kaj tio klare klarigas lian motivon por interesiĝi pri Esperanto. Tiutempe, kaj eĉ nun, estas tre malmultaj japanaj verkistoj, kiuj intencas kontakti la mondon. La 2-an de decembro 1926, Kenji iris al Tokio por la sepa fojo kaj partoprenis kurson de Esperanto. Neniu instruis al li Esperanton en Hanamaki, do li studis ĝin memstare, sed eble li rimarkis la limigojn de tio. Estis ĉirkaŭ tiu tempo, ke li renkontis la finnan senditon kaj esperantiston Ramstedt, kaj kiam Kenji demandis lin pri tio private post prelego, Ramstedt diris al li: "Fine, Esperanto estas la plej bona maniero por skribi" (letero al lia patro, Masajiro, datita la 12-an de decembro 1926). Ĉi tiu evento certe instigis la entuziasmon de Kenji lerni Esperanton, sed reale, la solaj restantaj Esperantaj verkoj estis ok poemoj nomitaj "Esperantaj Manuskriptoj". Kvankam Esperanto estas artefarita internacia lingvo, kiun oni facile lerneblas, necesas konsiderinda kvanto da tempo kaj persistemo por majstri ĝin. Ĉar ne estis instruisto proksime, Kenji devis fidi je memstudado kaj neniam sukcesis publikigi iujn ajn Esperantajn verkojn. Tamen, li provas integri la rezultojn de sia lernado de Esperanto en siajn verkojn. En lia japana verkaĵo "Polano-Placo" oni uzas loknomojn kiel Morio (Morioka), Sendado (Sendai) kaj Tokio (Tokyo), kio klare estas provo 'esperantigi' loknomojn." En tio, la formo "Sendado" restis kaprica kreaĵo de la verkisto, ĉar poste pli akceptiĝis esperantigo "Sendajo", sed pro la populareco de liaj verkoj ankaŭ lia memkreita vorto "Sendado" restis populara inter japanaj esperantistoj]
  6. https://www.facebook.com/aleksandra.watanuki/posts/2114520958611459?from_close_friend=1&notif_id=1544361202058063&notif_t=close_friend_activity

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Mijazaŭa Kenĝi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»