Juan de la Cierva
Juan de la Cierva y Codorniu (21-an de septembro 1895 en Murcia; 19-an de decembro 1936 en proksimo de Londono, sur aerodomo Croydon, en aera akcidento) estis hispana inĝeniero kaj avia pioniro, inventisto de la aŭtogiro, antaŭulo de la helikoptero.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Juan de la Cierva estis filo de militministro de la Dua Hispana Respubliko, Don Juan de La Cierva y Peñafiel. Li geedziĝis en 1918 kun María Luisa Gómez Acebo kaj iĝis patro de 6 gefiloj.
Cierva komence studis al ĝenerala inĝeniero, sed jam junaĝe ekinteresiĝis pri la aviado. Li planis kaj konstruis glisaviojn kaj aviadilojn inter 1910 kaj 1919. Post kiam lia trimotora avio kraŝis en 1919, li evoluigis pli fideblan avion, la aŭtogiron kaj patentigis ĝin en 1920. Li flugis per ĝi unuafoje en 1923, en la hispana Getafe, sude de Madrido, poste ekde 1925 pludaŭrigis la laboron en Anglio.