Imperiestro Hongvuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Imperiestro Ĵu JuanĵangHongwu (en ĉina: 洪|武|帝, en pinjine Hóngwǔdì; 21-a de oktobro 132824-a de junio 1398), konata ankaŭ per sia nomo Zhu Yuanzhang (en ĉina 朱元璋) kaj per sia postmorta nomo Ming Taizu (en ĉina 明太祖},lit. "Granda Praulo de Ming"), estis la fondinto kaj unua imperiestro de la Dinastio Ming de Ĉinio. Lia laŭregna nomo Hongwu signifas "ege milita."

Meze de la 14a jarcento, kun malsategoj, plagoj, kaj kamparanaj ribeloj tra la tuta Ĉinio, Ĵu ekregis la armeon kiu konkeris Ĉinion kaj finigis la hegemonion de la Dinastio Juano, devigante la Mongolojn retiriĝi al la stepoj de centra Azio. Post la konkero de la Juana ĉefurbo Kanbalik (moderna Pekino), Ĵu postulis la Ĉielan Mandaton kaj establis la hegemonion de la Dinastio Ming en 1368. Fidante nur en sia familio, li faris el siaj multaj filoj povegajn feŭdajn princojn laŭlonge de la nordaj marĉoj kaj la valo de la Jangzio.[1] Supervivinte sian unuan sukcedinton, la imperiestro Hongwu surtronigis sian nepon kun serio de instruoj; tio malsukcesis kiam la klopodo de la Imperiestro Jianŭen por elpostenigi siajn onklojn kondukis al la sukcesa ribelo de la Imperiestro Jongle.[1] Tamen la Praulaj Instruoj (unue publikigitaj en 1375, reviziitaj dufoje pli antaŭ sia morto en 1398) funkciis en tre reala signifo kiel konstitucio por la Dinastio Ming dum la venontaj 250 jaroj.

Plej el historiaj lokoj rilataj al Ĵu Juanĵang situantas en Nanjing, la origina ĉefurbo de lia dinastio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brook, Timothy. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback).
  • Dreyer, Edward. (1982). Early Ming China: A Political History. Stanford: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1105-4.
  • Stearns, Peter N., et al. (2006). World Civilizations: The Global Experience. AP Edition DBQ Update. New York: Pearson Education, Inc.
  • 1,0 1,1 Chan Hok-lam. "Legitimating Usurpation: Historical Revisions under the Ming Yongle Emperor (r. 1402-1424)". The Legitimation of New Orders: Case Studies in World History. Chinese University Press, 2007. ISBN 962996239X, 9789629962395. Alirita la 12an de Okt 2012.