Imperiestro Ĝjianveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jianŭen)
Imperiestro Ĝjianveno
Persona informo
Zhu Yunwen
朱允炆
Naskiĝo 5-an de decembro 1377 (1377-12-05)
en Nankino
Morto 13-an de julio 1402 (1402-07-13) (24-jaraĝa)
en Nankino
Mortis pro sinmortigo vd
Etno hanoj vd
Ŝtataneco Dinastio Ming vd
Familio
Dinastio Dinastio Ming vd
Patro Zhu Biao vd
Gefratoj Q11135496Q10907797 • Princess Yilun • Zhu Xiongying • Zhu Yuntong • Zhu Yunjian • Zhu Yunhuoxi vd
Edz(in)o Empress Ma vd
Infanoj Zhu Wenkui • Zhu Wengui vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La imperiestro Ĝjanven (ĉine 建文帝, pinjine: Jiànwén-dì; 5-a de decembro 1377 - 13-a de julio 1402) estis la dua imperiestro de la dinastio Ming en Ĉinio. Lia persona nomo estis Ĝu Junven (ĉine 朱允炆, p Zhū Yǔnwén), kaj oni ankaŭ donis al li templan nomon Ming Hŭejzong (ĉine 明惠宗, p Míng Huìzǒng). La politika nomo Ĝjanven signifis "establi civilizitecon" kaj reprezentis fortan ŝanĝon laŭtone el la politika nomo de lia avo Hongvu (Hongwu, "granda militeco").[1] Lia regado ne daŭris longe: klopodo restarigi liajn povegajn onklojn kondukis al la Ĝjingnana ribelo kaj uzurpado fare de la imperiestro Jongle. Kvankam la nova imperiestro prezentis bruligitan korpon kiel tiu de Ĝu Junven, cirkulis onidiroj dum jardekoj ke la juna imperiestro estis eskapinta el sia bruliĝinta palaco en monaĥa robo. Tiu onidire kondukis al kredo ke tio kondukis al la maresplorado de Ĝeng He tra la Hinda Oceano.[2][3] Kelkaj historiistoj kredas ke la imperiestro Ĝjanven fakte fuĝis el Nankino kaj la Ming-aj oficialaj historitekstoj estis ŝanĝitaj fare de oficialuloj en la dinastio Ĉjing por feliĉigi sian imperiestron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dardess, John. Ming China, 1368-1644: A Concise History of a Resilient Empire. Rowman & Littlefield, 2011. ISBN 1442204915, 9781442204911. Alirita la 14an de Oktobro 2012.
  2. Ming Emperor overseas?. Chinatownology.
  3. 明朝那些事儿.