Barna Marosi
| Barna Marosi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 29-an de septembro 1931 en Târgu Mureș | ||||
| Morto | 21-an de decembro 2015 (84-jaraĝa) en Târgu Mureș | ||||
| Lingvoj | rumana vd | ||||
| Ŝtataneco | Rumanio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Károly Molter | ||||
| Gefratoj | Pál Marosi kaj Péter Marosi | ||||
| Edz(in)o | Ildikó Marosi | ||||
| Infanoj | Peter Marosi | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ĵurnalisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
MAROSI Barna (maroŝi) rumanuja hungara ĵurnalisto, raportisto naskita en Târgu Mureş la 29-an de septembro 1931 kaj mortinta samloke la 21-an de decembro 2015. Li estis la filo de verkisto Károly Molter, frato de literaturkritikisto Péter Marosi kaj de geologo Pál Marosi. Li estas la edzo de literaturhistoriistino Ildikó Marosi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Barna Marosi finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo (1950), akiris diplomon pri kemio en Universitato Bolyai (1954). Li komencis sian ĵurnalistan karieron en la redakcio de Előre (1954-58), sed pro sia starpunkto rilate de hungara revolucio de 1956 oni maldungis lin el la presaro. Li laboris unue en Bukareŝto en kemiuzino Reactivul (1958-59), pli poste en sukerfabriko en Târgu Mureş (1959-68). Ekde 1968 li iĝis vojaĝraportisto de ĵurnalo Előre. Ekde decembro de 1989 li iĝis redaktoro-publicisto de Romániai Magyar Szó.
Volumoj
[redakti | redakti fonton]- Két hét a Dunán (kun Miklós Dános), vojaĝtaglibro, Mvh., 1957;
- Kapu utca 10 (romaneto, 1965, 2. eldono 1969);
- Megbolygatott világ (raportaĵoj, 1974);
- Sújtólégben – rezesbandával (Zsilvölgyi napló. 1979).
- Csőposta (kun György Beke kaj Ferenc Kenéz), raportaĵoj, Bk., 1974;
- Emberarcok (kun Beke György kaj Péter Cseke), raportaĵoj, Bk., 1976;
- Bernády György városa, raportaĵoj, Mvh., 1993;
- Fehér Könyv. Eventoj en Târgu Mureş la 19-an de marto kaj 20-an de marto 1990. Priskribo de loko, dokumentoj el radio kaj presaro, fotografoj, redaktite de RMDSZ Maros Megyei Bizottsága, 1991.

