Barna Marosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barna Marosi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1931 (1931-09-29)
en Târgu Mureș
Morto 21-an de decembro 2015 (2015-12-21) (84-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Familio
Patro Károly Molter vd
Gefratoj Pál MarosiPéter Marosi vd
Edz(in)o Ildikó Marosi vd
Infanoj Peter Marosi vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MAROSI Barna (maroŝi) rumanuja hungara ĵurnalisto, raportisto naskita en Târgu Mureş la 29-an de septembro 1931 kaj mortinta samloke la 21-an de decembro 2015. Li estis la filo de verkisto Károly Molter, frato de literaturkritikisto Péter Marosi kaj de geologo Pál Marosi. Li estas la edzo de literaturhistoriistino Ildikó Marosi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barna Marosi finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo (1950), akiris diplomon pri kemio en Universitato Bolyai (1954). Li komencis sian ĵurnalistan karieron en la redakcio de Előre (1954-58), sed pro sia starpunkto rilate de hungara revolucio de 1956 oni maldungis lin el la presaro. Li laboris unue en Bukareŝto en kemiuzino Reactivul (1958-59), pli poste en sukerfabriko en Târgu Mureş (1959-68). Ekde 1968 li iĝis vojaĝraportisto de ĵurnalo Előre. Ekde decembro de 1989 li iĝis redaktoro-publicisto de Romániai Magyar Szó.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Két hét a Dunán (kun Miklós Dános), vojaĝtaglibro, Mvh., 1957;
  • Kapu utca 10 (romaneto, 1965, 2. eldono 1969);
  • Megbolygatott világ (raportaĵoj, 1974);
  • Sújtólégben – rezesbandával (Zsilvölgyi napló. 1979).
  • Csőposta (kun György Beke kaj Ferenc Kenéz), raportaĵoj, Bk., 1974;
  • Emberarcok (kun Beke György kaj Péter Cseke), raportaĵoj, Bk., 1976;
  • Bernády György városa, raportaĵoj, Mvh., 1993;
  • Fehér Könyv. Eventoj en Târgu Mureş la 19-an de marto kaj 20-an de marto 1990. Priskribo de loko, dokumentoj el radio kaj presaro, fotografoj, redaktite de RMDSZ Maros Megyei Bizottsága, 1991.

Fontoj[redakti | redakti fonton]