Federiko Borromeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fridericus Borromeus
FedericoBorromeo.Cardinal.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-a de aŭgusto 1564
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 21-a de septembro 1631
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Pavio
v  d  r
Information icon.svg

Federiko BORROMEO[1] (naskiĝis en Milano, en la 18-a de aŭgusto 1564 - mortis en Milano, en la 21-a de septembro 1631) estis itala kardinalo kaj ĉefepiskopo de Milano inter 1595 kaj 1631.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de Giulio Cesare Borromeo (1517-1572)[2], Grafo de Arona, kaj Margherita Trivulzio. Lia patro mortis kiam li estis nur trijara kaj do li estis tre influata de lia kuzo kaj kardinalo Karlo Borromeo, kiu estis lia spirita gvidilo kaj lin instigis al la eklezia kariero. Li ankaŭ estis kuzo de alia kardinalo Guido Luca Ferrero (1537-1585)[3], same kiel de Aleksandro Farnese, la Juna (1520-1589)[4], kaj Marco Sittico Altemps (1533-1595)[5], krom tio, li estis iom parenca al la papo Siksto la 5-a. Li studis teologion kaj juron en la Universitato de Pavio kaj en 1585 li forvojaĝis al Romo por daŭrigi siajn klasikajn studojn interesiĝante plej specife pri la antikveco de la malmoderna Romo.

Dum la periodo kie li vivis en Bolonjo li konsideris la hipotezon pri aliĝo al la Societo de Jesuo, tamen lia kardinala kuzo lin malinstigis, kaj direktis lin al la doktrino de la dioceza klerikaro. Nur tiam (1580) oni povas konsideri ke li alprenis la eklezian karieron. En 1585 li eniris en la Ordinon de la minoraj fratoj kaj, en Romo, li konatiĝis kun Sankta Filipo Neri (1515-1595)[6] kaj la kardinalo Cesare Baronio (1538-1607)[7], fariĝinte kapelano de la Papa Moŝto ekde 1586.

Kreita kardinalo de la papo Siksto la 5-a en la 18-a de decembro 1587, kiam li estis nur 23-jara, li ricevis la kardinalan dignon alprenante la titolon kiel diakono de la Preĝejo de Sankta Maria in Domnika[8] en la 15-a de januaro 1588, sekve elektante la sidejojn de la Sanktuloj Kosmo kaj Damiano (9-a de januaro 1589, kaj poste la preĝejon de Sankta Agata en Suburro[9] (20-a de marto 1589). En 1590, li partoprenis en la unua konklavo, kie elektiĝis la papo Gregorio la 14-a. Finfine li elektis la diakonan sidejon de Sankta Nikolao en la Karcero[10], en la 14-a de januaro 1591, kie, en tiu jaro, li partoprenis en la konklavo kiu elektis la papon Inocento la 9-a kaj en la sekva jaro en la konklavo kiu elektis la papon Klemento la 8-a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]