Ĉefepiskopujo de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefepiskopo de Milano)
Ĉefepiskopujo de Milano
Ĉefepiskopujo
Duomo de Milano
Duomo de Milano
Duomo de Milano
Blazono
romkatolika metropolita ĉefdiocezo [+]

LandoItalio

Koordinatoj45° N, 9° O (mapo)45.4643089.191844Koordinatoj: 45° N, 9° O (mapo)
Areo4 208 km² (420 800 ha) [+]

Loĝantaro5 558 412 [+] (2019)
Denseco1 320,92 loĝ./km² [+] [+]

Ĉefepiskopujo de Milano (Milano)
Ĉefepiskopujo de Milano (Milano)
DEC
Ĉefepiskopujo de Milano
Ĉefepiskopujo de Milano

Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Archdiocese of Milan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ĉefepiskopujo de Milano (latine Archidioecesis Mediolanensis) estas unu el la metropolaj sidejoj de la Katolika Eklezio. En 2013 en ĝi membris 4.970.975 baptitoj inter 5.451.090 loĝantoj. Nune ĝi estas gvidata de la kardinalo ĉefepiskopo Angelo Scola. La diocezo estis profunde signita de la paŝtista aktiveco de ĝia precipa patrono sankta Ambrozio de Milano, episkopo ekde 374 ĝis 397, kies nomo koloras ĉiujn ĝiajn instituciojn ĝis esti nomata ambrozia. Ĝia kunpatrono estas sankta Karlo Borromeo[1], ĉefepiskopo ekde 1560 ĝis 1584.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Ĉefepiskopujo
Serio kaj kronologio de ĉefepiskopoj de la milana eklezio surmuro ene de la Duomo de Milano

La ĉefdiocezo inkluzivas preskaŭ tutan la milanan provincon kaj tiun de Monza-Brianzujo, grandparton de la provincoj de Varese kaj Leko, kun plue iuj komunumoj de la provincoj de Pavio, Como, Bergano kaj de la apuda svisa teritorio. Ĝin konstituas 1108 paroĥoj.

Liturgio[redakti | redakti fonton]

Ambrozia rito[redakti | redakti fonton]

Elemento forte karakteriza de la ĉeflando estas la ambrozia rito, adoptita en preskaŭ ĉiuj paroĥoj. Ĝi antaŭvidas, inter la multaj apartaĵoj, la adopton de legaĵaro, misalo kaj liturgia kalendaro malsamaj ol tiuj de la roma rito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Iuj bizancaj katalogoj rilataj al la Disĉiploj de la Sinjoro (7-a kaj 8-a jarcentoj) asertas ke sankta Barnabaso, jam alveninta al Romo kun Sankta Petro, misiis en Milano kaj iniciatis ties eklezion; la sama epizodo estas rakontata de Paŭlo Diakono kaj ĉeestas en diversaj milanaj dokumentoj ekde la 9-a jarcento, kiuj lin asociigas al la persono de sankta Anatalono kiel asistanto de la apostolo Barnabaso. Tamen la plejgranda parto de historiistoj opinias ke la bizanca atestaĵo ne meritas konsenton kaj ke simile tiuj de la milanaj dokumentoj kvankam la nomoj kaj eventoj de la unuaj milanaj episkopoj havas kelke da fundamento per kiuj la diocezo povus reale ligiĝi al apostolaj agoj.

La falo de la romia imperio kaj la ĝenova ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post la la regado de Ambrozio kaj lia posteulo Simpliciano en la milana diocezo, en la periodo de la malfrua antikveco ĝis la regno de la Gotoj de Teodoriko (inter la 4-a kaj 6-a jarcentoj), kun la translokiĝo de la imperia kortego el Milano al Raveno antaŭe, kaj kun la falo de la imperio poste, la ĉefepiskopo investiĝis ĉiam pli per la civila rolo de "anstataŭado" de la imperiaj institucioj kontraŭ la diskrazo, administrante ankaŭ la juĝistan funkcion. La situacio radike ŝanĝiĝis kun la invado de la Longobardoj en norda Italio, malpli toleremaj ol la Gotoj (ankaŭ se arianaj kiel ili). Kun la descendo al Italio de Alboino kaj la okupo de 568, la tiama ĉefepiskopo, Onorato Castiglioni, forlasis Milanon translokiĝante kun la tuta kuria sekvantaro al Ĝenovo, kie la milana dioceza kurio gastiĝis laŭlonge de okdek jaroj, nerekte favorante tiel la kreiĝon de la triĉapitra skismo. Kun la konkero de Rotari de la Ligurio, la tiama ĉefepiskopo Forte de Milano forfuĝis al Romo allasante la ŝarĝon al Giovanni Bono kiu en 649 reportis la sidejon al Milano.

La komuna periodo[redakti | redakti fonton]

Gravas certe la sintenoj kaj agoj de la milana komunumo, tamen nun la porinforma atento estu adresita al la milanaj ĉefepiskopoj kuntrenitaj en la lukton por la investituro kaj en la ribelon de patarioj. Alternis tiel elektoj ne ĉiam konsiderindaj laŭkanonaj, altruditaj ofte de la imperistro de la Sankta Romia Imperio aŭ de la Patarioj (subtenataj tiuj lastaj, kiel helpo kontraŭ la pretendoj de la imperiestro, de la papo Gregorio la 7-a) kiel en la kazo de, ekzemple, Gvido de Velate, de Gofredo de Castiglione kaj aliaj. Tiuj personoj devis ofte alfronti ribelojn kaj utiligi ekskomunikojn kaj suferi akuzojn pri simonio kaj foje esti devigataj eĉ al fuĝo.

Post tiuj kaj sinsekvaj periodoj de senstabileco, kun elekto de Oberto de Pirovano oni revenis al la normala paca stato ĉar li sukcesis trovi ekvilibron inter la du povoj, tiu papa kaj tiu imperia. La situacio, tamen, estis destinita ŝanĝi kun la altroniĝo de Frederiko Ruĝabarba. Tiu, fakte, decidis limigi la influon de Milano en la medio de Alta Italio, konsentis kun la protestoj de la najbaraj urboj kaj sin montris tuj malamika al la granda urbo Milano. Kiam Oberto decidis subteni la rajton de la laŭkanona papo Aleksandro la 3-a (kontraŭ la nelaŭkanona Viktoro la 4-a, subtenata de la imperiestro Frederiko), sin trovis definitive en kontrasto kun la imperia aŭtoritato. Naskiĝis, do, aperta konflikto kun la imperiestro kiu sieĝis kaj tute detruis Milanon 1162. Oberto rifuĝis al Ĝenovo kaj ne plu revenis al Milano. Tiu detruo, tamen, fariĝinta simbolo de la imperia dominado en la nordo de Italio, puŝis por ke la oponantoj kreu la Lombardan Ligon. Tiu ligo kuntrenis al la venko en la batalo de Legnano kiu devigis la imperiestron moderi siajn pretendojn kaj modifi sian politikon: fakte, kun la fina paco de Konstanco Milano povis denove ekĝui je sia aŭtonomio (kvankam formale rekonante la imperian aŭtoritaton). Tiel la ĉefepiskopo de Milano fariĝis la referenca modelo por la rilatoj inter Milano kaj Frederiko (kaj do inter la Apostola Seĝo kaj la imperio). Foje la milanaj ĉefepiskopoj grave rolis la taskon de gvido, spirita kaj politika, de multaj urboj kaj ŝtatoj.

Uberto Crivelli, estonta papo Urbano la 3-a jam kardinalo ĉefepiskopo de Milano.

Kromaj gloroj de la ĉefdioceza lando[redakti | redakti fonton]

La milana diocezo fieras pri serio da modernaj geniaj ĉefepiskopaj gvidantoj kaj pri ĉefepiskopoj deklaritaj sanktuloj, kies personeco ne estas objekto de tiu artikolo. Utilas tamen almenaŭ aludi al sankta Karlo Borromeo kiu stampis en la paŝtistaj praktikoj de la ambrozia eklezio kriteriojn socie kaj religie validajn eĉ niaepoke sed precipe sugestojn al la individua kaj kolektiva sanktiĝo. Tiel okazis pri papo Paŭlo la 6-a kiu kiel “kardinalo Giovanni Battista Montini” gvidis la diocezon en malfacilaj cirkonstancoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. I compatroni dei milanesi Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine dal sito ufficiale della Chiesa di Milano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Milano antica e medievale, a cura di Franco della Peruta (Sellerio Editore) - Milano, 1992
  • Storia religiosa della Lombardia - Diocesi di Milano, a cura di Adriano Caprioli, Antonio Rimoldi, Luciano Vaccaro (Editrice La Scuola) - Brescia, 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]