Pontifika Jarlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pontifika jarlibro)
Annuario Pontificio
ĉiujara periodaĵo
Aŭtoroj
Aŭtoro Vatikana Eldona Librejo
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1716
Loko Vatikano
Eldonejo Vatikana Eldona Librejo
Ĝenro kataloga servo
vdr

La Pontifika Jarlibro (itale Annuario Pontificio) estas jarlibro de la Katolika Eklezio, publikigita de Vatikano. Ĝi arigas, kune kun la historia kaj oficiala listo de ĉiuj papoj de la katolikismo, registron de la kardinaloj, episkopoj, diocezoj, departementoj de la roma kurio, diplomatiaj misioj de Vatikano en la eksterlando, religiaj ordenoj, katolikaj universitatoj kaj ceteraj katolikaj institucioj de la nuna eklezio. Ĝi estas kompilita de la Oficejo de Centra Statistiko de la Eklezio kaj ĉiujare eldonita en la itala.