Saltu al enhavo

Franz Pfanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Pfanner
Statuo de Pfanner je Kastelo Wernberg, Aŭstrio
Statuo de Pfanner je Kastelo Wernberg, Aŭstrio
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1825 (1825-09-21)
en Langen bei Bregenz
Morto 24-an de majo 1909 (1909-05-24) (83-jaraĝa)
en Sud-Afriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo misiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Franz PFANNER (naskiĝinta la 21-an de septembro 1825 en Langen, Distrikto Bregenz, mortinta la 24-an de majo 1909 en Emaus, Kabkolonio) estis romkatolika pastro, abato kaj misiisto.

Wendelin Pfanner studis en Innsbruck, Padovo kaj Brixen kaj estis ordinita pastro en 1850 post kompletigado de siaj studoj en teologio. Unue li laboris kiel pastro de 1850 ĝis 1858 en Dornbirn-Haselstauden.[1] En 1863 li eniris Mariawald-abatejon apud Heimbach (Eifel). Jaron poste li faris sian profesion tie, ricevis la religian nomon Franz kaj kelkajn semajnojn poste estis li nomumita vicprioro. En 1865 li transprenis la oficon de majstro de novicoj.

La 23-an de julio 1867, Pfanner estis sendita por fondi novan monaĥejon en Aŭstrio-Hungario. Tamen ĉi tiu fonda provo malsukcesis. Poste Pfanner volis provi fondi novan en la hodiaŭa Kroatio, sed estis malhelpita fari tion per letero de la abato de Oelenberg (Haut-Rhin, la patrinmonaĥejo de Mariawald. Pfanner tiam iris al Romo. Tie Pio la 9-a komisiis lin reestigi la Abatejon de Tre Fontane. Post kiam Pfanner plenumis tiun ĉi taskon, li iris al Bosnio por provi fondi tie novan monaĥejon. Printempe de 1869 li komencis fondi la Monaĥejon de Marija-Zvijezda apud Banjaluko. En 1872 li iĝis ĝia prioro.

En 1879, vokite fare de episkopo James Ricards, li Pfanner ekiris al Marija-Zvijezda por provi fondi novan monaĥejon tie. En 1880, Pfanner alvenis tie kun 31 aliaj samideanoj kaj unue fondis la Dunbrody-filion, kio fiaskis pro malbonaj klimatcirkonstancoj kaj kverelo kun episkopo Ricards. La trapistoj tiam pluiris en 1882 kaj fondis la monaĥejon de Mariannhill en Kvazulu-Natalo kies unua abato en 1885 li iĝis (posteulis lin Amandus Schölzig). En la sama jaro, Pfanner ankaŭ fondis la Misiistajn ratinojn de la altvalora sango.

Mariannhill-abatejo fakte evoluis je grava misia centro. Ĉar misilaboro ne estis kongrua kun la trankvila trapista ordenvivo, Mariannhill-monaĥejo forprenitis de la trapistoj apartigita fare de la paro en 1909 kaj promociitis al la kerna misiista domo. Post unujara suspendo post inspektado je Mariannhill en 1892, Pfanner prirezignis la oficejon de abato kaj vivis kiel ermito ĉe la Emaus-misiostacio ĝis sia morto la 24-an de majo 1909.

Statuo de natura grandeco de Pfanner situas en la kastelkorto de Wernberg-abatejo eoste de Villach.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kath. Pfarramt Maria Heimsuchung (eld.): Pfarr- und Wallfahrtskirche: Zu unserer Lieben Frau Maria Heimsuchung Dornbirn-Haselstauden, Dornbirn 2008, 'p. 5