Tegucigalpo

| Tegucigalpo | |||
| naŭatle Taguz-galpa, hispane Tegucigalpa | |||
| provinca ĉefurbo | |||
Tegucigalpo
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Tegucigalpa | |||
| Kromnomo: Tegus, Tepaz | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Departemento | Francisco Morazán | ||
| Historia regiono | Antaŭkolumba Ameriko | ||
| Rivero | Choluteca | ||
| Situo | Tegucigalpo | ||
| - alteco | 990 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 14° 06′ 00″ N 87° 13′ 00″ U / 14.10000 °N, 87.21667 °U (mapo) | ||
| Areo | 201,5 km² (20 150 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 126 534 (2010) | ||
| Denseco | 5 590,74 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1578 | ||
| Horzono | UTC (UTC-6) | ||
| Poŝtkodo | Tegucigalpo: 11101, Comayagüela: 12101 | ||
| Telefona antaŭkodo | +504 2 | ||
|
Situo enkadre de Honduro
| |||
| Retpaĝo: www.lacapitaldehonduras.com | |||
| |||


Tegucigalpo[1][2] (nacilingve Tegucigalpa) estas la ĉefurbo de Honduro. Ĝi situas en la samnoma valo, je 990 metroj super marnivelo.
La loĝantaro estis en 2010 de 1 126 534 homoj.
Kune kun la apuda urbo de Comayagüela, situanta transe de la rivero Grande aŭ Choluteca, ĝi formas la Centran Distrikton, oficialan nomon de la ĉefurbo.
La plej gravaj industriaj sektoroj estas la teksa, sukera kaj tabaka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tegucigalpo estis fondita en la 16-a jarcento, kiel centro de la mina aktivado de oro kaj arĝento. La ĉefurbeco pasis el Tegucigalpo al Comayagua kaj revene plurfoje en la unuaj jaroj, ĝis 1880, de kiam ĝi restis en Tegucigalpo. Tie fondiĝis en 1847 la unua universitato de la lando. Ĝi suferis grandajn damaĝojn en 1998 post la paso de la Uragano Mitch.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto Tegucigalpo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua presita eldono de 1970 la esperantigo ankoraŭ ne estis.
- ↑ Ankaŭ en la poŝatlaso de la Mondo, la ĝis nun sola amplekse cirkulanta esperantlingva atlaso, la nomo esperantlingva Tegucigalpo dokumentiĝas, interalie en la vastaj du-paĝaj mapoj 31 kaj 35, kaj aldone en la landolisto 35.





