Livonia Frataro
| Livonia Frataro | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Teŭtona kavaliro maldekstre kaj Glavofrato dekstre. | |||||
| kavalira ordeno kavalira ordeno klienta ŝtato | |||||
| Komenco | 1202 vd | ||||
| Poste | Ordeno de Germanaj Kavaliroj vd | ||||
| Lando(j) | Lando Maria vd | ||||
| Sidejo | Cēsis | ||||
| Fondinto(j) | Alberto, Episkopo de Rigo vd | ||||
| |||||
| Posedatoj | ordena burgo de Rigo ordena burgo Wenden | ||||
Livonia Frataro aŭ la Livoniaj Fratoj de la Glavo (latine Fratres militiæ Christi Livoniae, germane Schwertbrüderorden, france Ordre des Chevaliers Porte-Glaive) estis militordeno establita de la tria episkopo de Rigo, nome episkopo Alberto de Rigo (aŭ eble Teoderiko von Treyden), en 1202. La papo Inocento la 3-a sankciis la establadon en 1204 por la dua fojo. La membreco de la ordeno enhavis Germanajn "migrajn monaĥojn" kiuj luktis kontraŭ Baltaj paganoj en la areo de nuntempaj Estonio, Latvio kaj Litovio. Alternativaj nomoj de la Ordeno estas Kristaj Kavaliroj, Glava Frataro, kaj La Milico de Kristo de Livonio.
Post ties malvenko kontraŭ la baltaj batalantoj de de Ĵemajtio kaj Zemgalio en la Batalo de Schaulen (Saule, la nuna litova urbo Šiauliai) en 1236, la survivintaj fratoj merĝiĝis en la Ordeno de germanaj kavaliroj kiel aŭtonoma branĉo kaj iĝis konata kiel Livonia Ordeno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

