Nicole Le Douarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicole Le Douarin
Nicole Le Douarin en 2013.
Nicole Le Douarin en 2013.
Persona informo
Nicole Le Douarin
Naskiĝo 20-a de aŭgusto 1930 en Lorient
en Lorient
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • Dupuy-de-Lôme High School vd
Profesio
Okupo biologoprofesoro • embriologo • universitata instruisto • esplor-instruisto • scienca esploristo vd
Laborkampo Biologio, Scienca esplorado
Doktoreca konsilisto Étienne Wolff vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicole Le Douarin (naskiĝis je la 20-a de aŭgusto 1930) estas sciencisto pri disvolviĝ-biologio kaj specialisto pri praĉeloj. Ŝi instruis en mezlernejo antaŭ ol ŝi laboris kiel scienca esploristo en laboratorio. Inter multaj distingoj, ŝi ricevis la oran medalon de CNRS kaj Tokio-premion en 1986.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1953, kiam ŝi aĝis dudek tri jarojn kaj havis infanon, Nicole Le Douarin komence instruis natursciencojn en mezlernejo de la franca urbo Caen kaj poste en la urbo Montgeron. En 1958, ŝi deziris proksimiĝi al universitataj laboratorioj por entrepreni sciencajn esploradojn, kiuj poste kondukis ŝin al universitata doktoreco.[2]

En 1962, ŝi komencis labori en la laboratorio de la sciencisto Etienne Wolff, kiu demonstris kun birda embrio, ke la funkcio de estrogenoj (virinaj hormonoj) influis la disvolvadon de seksaj karakteroj. Tiuj hormonoj ambaŭsekse transformis viran birdon, kiu prezentis tiel la du seksajn karakterojn : virinajn kanalojn kaj gonadojn.[3]

Tiam, Etienne Wolff konfidis al ŝi la projekton pri la studado de la digesta aparato. Tiel, ŝi precipe studis la disvolviĝon de birda embrio, kiu kreskas sur la ovoflavo dum tri tagoj, antaŭ ol iĝi kompleta struktura organismo, kies la digesta tubo formas divertikulojn. En 1964, ŝi doktoriĝis kaj ŝi îgis universitata profesoro de Clermont-Ferrand.[4]

Direktoro de la Instituto pri embriologio de CNRS kaj de Kolegio de Francujo en 1975, ŝi iĝis direktoro de scienca esplorado en CNRS inter 1976 kaj 1988. En 1988, ŝi iĝis profesoro en la Kolegio de Francujo. La Franca Akademio de Sciencoj elektis ŝin en 1982 kaj ankaŭ la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1984.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cnrs.fr/fr/personne/nicole-le-douarin
  2. (fr) Nicole le Douarin, Les secrets de la vie, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271126368), p. 11
  3. (fr) Nicole le Douarin, Les secrets de la vie, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271126368), p. 15
  4. (fr) Nicole le Douarin, Les secrets de la vie, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271126368), p. 19