Nacia centro pri scienca esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nacia centro pri scienca esplorado
tipo scienco (scienca esplorado)
moto Preterpasu ĉiujn limojn
fondodato 19-a de oktobro 1939
sidejo Parizo
Flago-de-Francio.svg Francio
estro Antoine Petit
buĝeto 3 400 000 000 €
buĝetfonto subvencio
dungitaro 32 000
fondintoj Jean Perrin, Jean Zay
Retejo http://www.cnrs.fr
ĝisdatigo 2019
Information icon.svg
vdr

La Nacia Centro pri Scienca Esplorado (france Centre national de la recherche scientifique, CNRS) estas la plej granda publika instituto en Francio, kiu laboras pri ĉiuj sciencaj branĉoj: de socia scienco ĝis astronomio, biologio, ekologio, fiziko, ĥemio, informadiko, inĝenierarto kaj matematiko[1]. Kun pli ol 32000 sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, la CNRS famas internacie per siaj fruktaj esploradoj. 21 Nobel-premiitoj, 12 Fields-premiitoj, 1 Turing-premiito kaj 1 Abel-premiito laboris en ĝi[2]. La organizaĵo ekzistas tra la mondo en pli ol 76 landoj kaj laboras internacie kun pli ol 36 laboratorioj[3]. Koncerne la grandskalajn projektojn, la CNRS kontribuas por esploradaj instalaĵoj kiel teleskopoj, partiklaj akceliloj, supraj komputiloj kaj grandaj datumbazoj[4]. Administre, la instituto dependas de la Ministerio pri Supera Instruado kaj Esplorado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj de CNRS (1860-1939)[redakti | redakti fonton]

La 19-an de oktobro 1939, dekreto de franca prezidanto Albert Lebrun oficiale kreis la CNRS-n[5]. Antaŭ 6 semajnoj, la dua mondmilito komenciĝis, kiam Anglio kaj Francio proklamis militon kontraŭ Nazia Germanio pro ĝia invado de Pollando. Tiam, la CNRS ricevis la mision mobilizi ĉiujn francajn sciencistojn. Redaktoro de la ĵurnalo Paris-Midi eĉ skribis ke la CNRS estis "scienca regimento"[6]. Tamen, se la dua mondmilito rapidigis la kreaĵon de la CNRS, tiu instituto venis post longa pripensado kaj multaj reformoj por organizi la sciencan esploradon en Francio.

Jean Perrin staras antaŭ tablo kaj provas fizikistan eksperimenton.
Jean Perrin, fizikisto kaj fondinto de la CNRS.

Dum la Tria Respubliko de Francio, multaj sciencistoj kiel Louis Pasteur kaj Marie Curie bedaŭris ke, organizo kaj monhelpo mankas al la scienca esplorado[7][8]. En la jaro 1926, la fizikisto Jean Perrin ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La sekvantan jaron, li konstruigis la IBPC, kiun Edmond de Rothschild financis[9]. En la jaro 1930, Jean Perrin akiris de la franca registaro, kies ĉefministro estis Edouard Herriot, novan sciencan organizaĵon kiu nomiĝis la Nacia Kaso pri Scienco. En la jaro 1933, por orienti sciencan politikon, Jean Perin akiris la organizaĵon nomatan la Supera Konsilio pri Esplorado sub la nova registaro, kies ĉefministro estis Edouard Daladier. Finfine, en la jaro 1935, la Nacia Kaso pri Scienco renomiĝis la Nacia Kaso pri Scienca Esplorado, kiu estis origine la mallongigo CNRS en la franca lingvo[10].

Jean Zaj sidas kun manoj sur la tablo.
Jean Zay, politikisto kaj fondinto de la CNRS.

En la jaro 1936, post la politika venko de la Popola Fronto, la ĉefministro Léon Blum elektis Jean Zay-n kiel ministron pri la nacia edukado. Jean Zay tuj kreis la Ĝeneralan Subsekretariejon de la Registaro pri scienca esplorado kaj elektis la fizikistinon Irène Joliot-Curie-n por direkti ĝin. Ŝi akceptis la proponon kondiĉe ke, ŝi laboru en ĝi nur dum 3 monatoj. En septembro 1936, ŝi prezentis laŭplane sian demisian leteron al Jean Zay[11][12]. Tiam, Jean Perrin anstataŭis ŝin kaj prenis la oficon de subsekretario. En la jaro 1938, li prezidis la estraron de nova scienca organizaĵo, nomita la Centra Servo pri Scienca Esplorado[13]. La direktoro estis Henri Laugier kaj poste, la 19-an de la oktobro 1939, la organizaĵo fariĝis la CNRS[14].

Okupado, rezistado kaj liberigo (1939-1945)[redakti | redakti fonton]

Dum la stranga milito, inter septembro 1939 kaj majo 1940, la CNRS enhavis 40 laboratoriojn kaj iom pli ol 600 dungitojn kiuj estis sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, laborantaj ĉefe en pariza regiono[15]. Valoraj esploradoj de sciencistoj kiel Louis Néel, ekzemple, ebligis protekton de francaj ŝipoj kontraŭ germanaj minoj dum la milito: apud francaj marbordoj, Germanio metis magnetajn minojn kiuj eksplodis, kiam ŝipoj el metalo proksimiĝis. Konceptinte efikan procedon por imunigi metalon, la inventado de Louis Néel preventis minajn eksplodojn[16].

Sed en majo de 1940, la germana ofensivo venkis Francion. Tiam, dum la germana okupado, scienca mobilizo ĉesis. La reĝimo de Vichy estrada de la franca militisto Philippe Petain, kiu subtenis Nazian Germanion, malfaciligis sciencajn esploradojn: la 30-an de oktobro 1940, la 68 jara fizikisto Paul Langevin, suspektita subteni studentan proteston, estis arestita kaj malliberigita[17]. Pro la antisemitismo de la nazia ideologio, kiu persekutis judojn, la fondinto de la CNRS, Jean Zay, estis malliberigita la 4-an de oktobro 1940 kaj murdita la 20-an de junio 1944[18][19].

Pro sia partopreno en la rezista movado, la fizikisto Frédéric Joliot, kiu fundis la novaĵleteron "Université Libre" kun aliaj rezistoj[20], estis arestita en la 29-an de junio 1941 kaj kondukita en la ĉefa oficejo de la Gestapo, kie oficisto de SS pridemandis lin. Wolfgang Gentler, germana sciencisto kaj amiko de Frédéric Joliot, intervenis kaj sukcesis por liberigi lin[21]. Krom de sia rezista agado, Frédéric Joliot prelegis fizikajn kurzojn kaj renkontis industriistojn, al kiuj li prezentis sian vidpunkton pri rilato inter scienca esplorado kaj industrio. En la jaro 1943, konsilite de Paul Langevin, Frédéric Joliot proponis sian kandidaton por la Akademio de Sciencoj, kies ano li fariĝis.

Dum la jaro 1944, li publicis siajn esencajn sciencajn esploradojn kaj kontribuis en la liberigo de Francio, preparinte bombojn kaj sendricevilojn en sia laboratorio[22]. Tiam, la sekretario pri nacia edukado, Henri Wallon, elektis Frédéric Joliot-n kiel direktoron de la CNRS la 20-an de aŭgusto 1944. Frédéric Joliot deziris ke la CNRS fariĝu organizaĵo, kiu kunordigos ĉiujn sciencajn esploradoj en Francio; sed li neniam sukcesis[23]. La dua mondmilito oficiale finiĝis, kiam Germanio kapitulacis la 8-an de majo 1945. Post kelkaj tagoj, Charles De Gaulle, prezidanto de la provizora registaro, ordonis al Frédéric Joliot kaj Raoul Dautry la kreadon de organizaĵo por evoluigi la nuklean energion en Francio. La 18-an de oktobro, la Konsilo de ministroj ordonis la kreadon de la Komisarejo pri Nuklea Ernergio (CEA)[24][25].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Por kompletigi la mankojn de la scienca esplorado inter la francaj laboratorioj, la CNRS proksimiĝis al la universitatoj, kreante la statuton de «asociaj laboratorioj» en la jaro 1966. Tiu leĝo garantis la kunlaboron pri la sama scienca esplorado inter la CNRS kaj la universitatoj.

Hodiaŭ, tia kunlaboro reprezentas pli ol 90% de la sciencaj esploradoj de la CNRS kaj ĝi nomiĝas UMR, signifanta "Unité mixte de recherche" en la franca lingvo kaj "Esplorada miksita unuo" en Esperanto.[26] Ekzemple, la "UMR 8212" reprezentas la "Laboratorio pri sciencoj de klimato kaj medio", kiu partoprenigas laboratoriojn de la CEA, la CNRS kaj la UVSQ (Universitato de Versaille Saint-Quentin)[27].

Medaloj de CNRS[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare la CNRS atribuas premiojn al sciencistoj, kiuj disfamigas la instituton per iliaj eksterordinaraj laboroj:

  • La ora medalo honoras la laboraron de fama sciencisto.
  • La novaĵa medalo premias unu laboron pri ekonomio, sociologio, teknologioterapio.
  • La arĝenta medalo rekompencas sciencistojn, kiuj jam internacie famas.
  • La bronza medalo premias la unuan laboron de multepromesa sciencisto.
  • La kristala medalo honoras dungitoj, kiu helpas la sciencan esploradon en la CNRS.
  • La kristala kolektivo premias dungitoj, kiu kontribuas por rimarkinda kolektiva projekto en la CNRS.

Sur ĉiu medalo estas skribita frazo de Henri Poincaré pri la scienca malkovro : "Penso estas nur fulmo en longa noktomezo, sed tiu fulmo estas ĉio."[28]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cnrs.fr/fr/les-instituts-du-cnrs
  2. http://www.cnrs.fr/talent/index
  3. http://www.cnrs.fr/international
  4. http://www.cnrs.fr/fr/infrastructures-de-recherche
  5. La dekreto estas videbla sur: http://www.cnrs.fr/paris-michel-ange/CNRSnaissance/4b_genealogie_doc/JO_1939.pdf
  6. https://80ans.cnrs.fr/anecdote/mobilisation-generale/
  7. Louis Pasteur skribis: "La malfortaĵo de nia scienca organizo estas la kaŭzo de katastrofoj en Francio". (fr) Louis Pasteur, Gauthier-Villars, Quelques réflexions sur la science en France,‎
  8. Marie Curie skribis pri sia laborejo en 1898: "Estis kabano, bituma grundo kaj vitra tegmento, kiu ne efike protektis nin kontraŭ la pluvo [...] En ĉi tiu malriĉa laborejo, ni laboris preskaŭ sen helpo dum 2 jaroj […]" (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 28-29 La priskribo estas ankaŭ videbla per Interreto: [1]
  9. http://www.ibpc.fr/fr/historique-fondation-e-de-rothschild-5.htm
  10. http://histoire.cnrs.fr/
  11. Irène Jaliot-Curie skribis en sia demisia letero: "Mi certas ke aliaj sciencistoj laboros pli volonte por la ofico de subsekretario pri scienca esplorado. Tamen, por instrui la radioaktivecon kaj direkti esploradon pri ĝi, malmultaj sciencistoj en Francio havas kompetentecojn. Mi do supozas ke labori denove en scienca laborejo estas bona ideo." (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 112-113
  12. https://www.senat.fr/evenement/archives/D35/gouv1.html
  13. (fr) Jean Perrin, Les atomes, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271082602, BnF FRBNF44253521), p. 39
  14. La dekreto estas videbla sur: http://www.cnrs.fr/paris-michel-ange/CNRSnaissance/4b_genealogie_doc/JO_1939.pdf
  15. (fr) Denis Guthleben, Sciences : Batîr de nouveaux mondes, CNRS Editions,‎ (ISBN 9782271126269), p. 6
  16. (fr) Thierry Fouchet, Sciences : Batîr de nouveaux mondes, CNRS Editions,‎ (ISBN 9782271126269), p. 35
  17. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 133
  18. (fr) Marcel Ruby, La vie et l'oeuvre de Jean Zay, La Libraire Gedalge,‎ , p. 475
  19. "L 'ancien ministre Jean Zay, assassiné le 20 juin 1944 parce que Républicain laïc, Juif et Résistant.", Marie Paule HervieuPDF
  20. Unua bulteno de 'Université libre : organe des comités universitaires du Front national', novembro 1940PDF
  21. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 134
  22. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 136-137
  23. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 141
  24. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 143
  25. http://www.cea.fr/Pages/le-cea/histoire-creation-CEA.aspx
  26. http://histoire.cnrs.fr/science-interdisciplinarite-et-valorisation
  27. https://www.lsce.ipsl.fr/
  28. (fr) Jean Tirole, économie du bien commun, PUF,‎ (ISBN 9782130807667), p. 99