Endre Karátson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Karátson
Endre Karátson en 2007
Endre Karátson en 2007
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1933 (1933-09-28) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkistokritikisto • universitata instruisto
vdr

Endre Karátson [karAĉon], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Karátson Endre estas hungardevena franca, kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia persona nomo en Francio estis André, lia pseŭdonimo estis Székely Boldizsár [sEkej boldiĵAr].

Endre Karátson[1] naskiĝis la  28-an de septembro 1933(nun 1933-09-28) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Karátson maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris an diplomon en atlernejo en la sama urbo en 1954. Post siaj studoj li laboris en eldonejo, sed depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Francio. Li akiris francan diplomon en 1959 en fr:École normale supérieure (Paris), inter 1961–1968 li esploris en Nacia centrejo pri scienca esploro. Li doktoriĝis en Sorbonne en 1969, poste ĝis 1973 li instruis en Universitato Clermont-Ferrand, poste en simila instruejo en Lille ĝis la emerita statuso en 1993. Depost fino de la socialismo (1990) li ofte revizitis Hungarion, kie li eldonis librojn. Li havis francan edzinon inter 1982-2000. Li ricevis premiojn inter 1998-2022.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Georges Courteline: Aktavár (tradukaĵo, 1957)
  • Lelkigyakorlat (noveloj, 1967)
  • Le symbolisme en Hongrie. L'influence de poétiques françaises sur la poésie hongroise dans le premier quart du XXe; siècle (1969)
  • Edgar Allan Poe et le groupe des écivains du Nyugat en Hongrie (1971)
  • Színhelyek (noveloj, 1980)
  • Schopenhauer et la création littéraire en Europe (studoj, kunaŭtoro, 1989)
  • Baudelaire ajándéka (studoj, 1994)
  • Lélekvándorlás (noveloj, 1995)
  • Étes-vous damné, Monsieur Goya? (noveloj, 1999)
  • Otthonok I-II. (2007)
  • Az elbeszélő önkénye (2014)
  • Más szóval. Tanulmányok, esszék, interjúk (studoj, eseoj, intervjuoj, 2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]