Georges Courteline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Courteline
Persona informo
Georges Courteline
Naskonomo Georges Victor Marcel Moinaux
Naskiĝo 25-an de junio 1858 (1858-06-25)
en Tours
Morto 25-an de junio 1929 (1929-06-25) (71-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gangreno vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Georges Courteline
Familio
Patro Jules Moinaux vd
Edz(in)o Marie-Jeanne Courteline vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • romanisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges Courteline, realnome Georges Victor Marcel Moinaux (naskiĝis la  25-an de junio 1858(nun 1858-06-25) en Tours, mortis la 26-an de junio 1929 en Parizo) estis franca romanisto kaj dramaturgo, satiristo fama pro sia akra spriteco kaj cinika humuro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia familio transloĝiĝis de Tours en Indre-et-Loire al Parizo iom post lia naskiĝo. Dum la Pariza Komunumo, en la aĝo de 13 jaroj, li estis sendita al lernejo en Meaux kaj post diplomiĝo en 1876, li enviciĝis en la armeon antaŭ ol dungiĝi kiel ŝtatoficisto. Interesita pri poezio kaj aŭtoreco, li iĝis engaĝita verkante poeziorecenzojn kaj partoprenis en malgranda gazeto. Ekde la 1890-aj jaroj, li komencis verki teatraĵojn sub la nomo Courteline por la teatroj de Montmartre kie li vivis.

Dotita per akra spriteco, li iĝis plej elstara dramisto, produktante multajn teatraĵojn same kiel kelkajn romanojn. La ĝenerala tono de liaj verkoj estis satira, ofte mokante ĉion de la riĉaj elitoj de Parizo ĝis la ŝvelintaj registaraj burokratioj. En 1899, Courteline estis rekompencita per Honora legio kaj en 1926 li estis elektita al Akademio Goncourt.

En 1929, Courteline mortis la tagon de sia 71-a naskiĝtago en Parizo kaj estis enterigita en Tombejo Père-Lachaise. Rue de Lariche, la strato en urbo Tours kie li naskiĝis, estis alinomita en lia honoro.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Gaîtés de l'escadron (1886) - romano, poste dramigita por la teatro en 1895. (La gajaĵoj de la skadrono)
  • Le 51e Chasseurs (1887) – romano.
  • Les Femmes d'amis (1888) – romano. (La edzinoj de amikoj)
  • Le Train de 8 heures 47 (1888) – romano.
  • Madelon, Margot et Cie (1890).
  • Potiron (1890) - rakonto.
  • Messieurs les ronds-de-cuir (1893) – romano. (La burokrataĉaj moŝtoj)
  • Boubouroche (1893) – teatraĵo en du aktoj.
  • Ah! Jeunesse! (1894) – romano.
  • Ombres Parisiennes (1894) – rakontoj.
  • La Peur des coups (1895) – teatraĵo en unu akto. (☆ La timo je batoj)
  • Les Gaîtés de l'escadron (1895) - teatraĵo en naŭ scenoj. (La gajaĵoj de la skadrono)
  • La vie de caserne (1895)
  • Un client sérieux (1896) - teatraĵo en unu akto.
  • Le Droit aux étrennes (1896) - teatraĵo en kvin scenoj.
  • Hortense, couche-toi! (1897) – teatraĵo en unu akto.
  • Monsieur Badin (1897) – teatraĵo en unu akto. (☆ Sinjoro Badin)
  • L'Extra-Lucide (1897) - teatraĵo en unu akto.
  • Une lettre chargée (1897) – teatraĵo en unu akto.
  • Théodore cherche des allumettes (1897) - teatraĵo en unu akto. (☆ Teodoro serĉas alumetojn)
  • Godefroy (1897) - teatraĵo en unu akto.
  • La Voiture versée (1897) – teatraĵo en unu akto.
  • Gros Chagrins (1897) – teatraĵo en unu akto. (☆ Gravaj ĉagrenoj)
  • Les Boulingrin (1898) – teatraĵo en unu akto.
  • Le gendarme est sans pitié (1899) – teatraĵo en unu akto.
  • Le commissaire est bon enfant (1900) – teatraĵo en unu akto.
  • L'Article 330 (1900) - teatraĵo en unu akto. (☆ La Kod-artikolo 330)
  • Les Marionnettes de la vie (1900)
  • Sigismond (1901) - teatraĵo, fantazio en unu akto kun ĥoro.
  • Les Balances (1901) – teatraĵo en unu akto.
  • La Paix chez soi (1903) - teatraĵo en unu akto. (☆ La paco hejme)
  • L'Illustre Piégelé (1904).
  • L'Ami des Lois (1904) - tri mallongaj teatraĵoj.
  • Facéties de Jean de La Butte (1904).
  • Les tire-au-cul : les gaîtés de l'escadron (1904).
  • Coco, Coco et Toto (1905).
  • La Conversion d'Alceste (1905) – teatraĵo en versoj en unu akto. (La konvertiĝo de Alcesto)
  • Le Petit Malade (1905). (Malsanuleto)
  • Le père Machin-Chouette : les gaîtés de l'escadron (1905)
  • Les Fourneaux (1905)
  • La Cruche (1909) - teatraĵo en du aktoj. (La kruĉo)
  • Un visiteur sans gêne (1911)
  • Les Linottes (1912) – romano. (La kanabenoj - La sencerbuloj)
  • Le Gora (1920)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Komedioj
(erare nomita: Jules Courteline)

(☆ tradukis Hervé Gonin, Roger Bernard, Gaston Waringhien, Frans Schoofs)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]