Estrogeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La estrogenoj[1]oestrogenoj[2] estas steroidaj seksaj hormonoj (devenaj de la ciklopentanoperhidrofenantreno) ĉefe de ina tipo, produktitaj de la ovarioj, la placento dum la gravedeco kaj, malplie, de la surrenaj glandoj.

Ili derivas de la androgenoj, nome viraj seksaj hormonoj.

Pro ties endokrina funkciado, la oestrogenoj trapasas la ĉelmembranon por alveni al la kerno, kie ili okupiĝas por aktivigi aŭ malaktivigi precizajn genojn, regulante la sintezon de proteinoj.

Ekzemplaj oestrogenoj: estrono (E1), estradiolo (E2), estriolo (E3), estetrolo (E4)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]