Jules Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jules Hoffmann
Nobel Prize 2011-Press Conference KI-DSC 7584.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1941 (1941-08-02) (78-jara)
en Echternach
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de Marburg
Familio
Patro Jos Hoffmann
Profesio
Profesio biologo • imunologo • kuracisto • universitata profesoro
v  d  r
Information icon.svg

Jules Hoffmann (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1941, en Echternach, Luksemburgio) estas franca el luksemburga deveno biologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Bruce Beutler estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Jules Hoffmann estas esplora direktoro kaj estrarano de la Nacia Centro de Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique aŭ mallonge CNRS) en Strasburgo, Francio. En 2007, li iĝis prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Francio.