Michael Atiyah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michael Atiyah
Michael Francis Atiyah.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1929 (1929-04-22)
en Londono
Morto 11-an de januaro 2019 (2019-01-11) (89-jara)
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Trinity College • The Manchester Grammar School
Profesio
Profesio matematikisto • topologo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Michael Francis Atiyah, OM, FRS (Hampstead, 22-a de aprilo, 1929 - 11-a de januaro 2019), estis brita matematikisto de libana deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Atiyah estis unu el la kreintoj, kune kun Friedrich Hirzebruch, de Topologia K Teorio, parto de la algebra topologio. Li kunlaboris kun multaj aliaj matematikistoj, inkluzive de Raoul Bott kaj Isadore Singer. Kun ĉi tiu lasta li formulis la Teoremon de la indicoj de Atiyah-Singer. Ĉi tio kondukis lin studi la teorion de reprezentoj kaj la ekvaciojn de varmego super varioj. Sinsekve li interesiĝis pri Gaŭĝa teorio.

Atiyah ricevis la Medalon Fields en 1966, la Medalon Copley en 1988 kaj la Abel-Premio en 2004. Li estis premiita per la Ordeno de Valoro de Unuiĝinta Reĝlando. En 1981, la Accademia dei Lincei donis al li la Feltrinelli Premion. Granda Medalo de la Franca Akademio de Sciencoj en 2010.