Neŭrogenetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La neŭrogenetiko studas la funkcion de la genoj en la disvolviĝo kaj funkciado de la nervosistemo. Ĝi konsideras neurajn trajtojn kiel fenotipoj (t.e. manifestoj, ĉu mezureblaj ĉu nemezureblaj, de la genetika profilo de individuo), kaj ĉefe baziĝas sur la observado ke la nervosistemoj de individuoj, eĉ en tiuj apartenantaj al la sama specio, povas esti aŭ ne esti identaj. Kiel la nomo sugestas, ĝi traktas studobjektojn pri neŭroscienco kaj genetiko, kaj centriĝas en kiel la genetika kodo de organismo kunportas la esprimadon de ĝiaj trajtoj. La mutacioj en tiu genetika sekvencio povas rezulti en granda vario de efikoj en la vivkvalito de la individuo. La neŭromalsanoj, la konduto kaj la personeco estas studitaj kadre de la neŭrogenetiko. La fako de la neŭrogenetiko aperis en la malfruaj 1900-aj jaroj, kaj ĝiaj progresoj estis/estas paralelaj al la disponebla teknologio. Aktuale, avangardaj teknologioj helpas en la esplorado ene de tiu fako.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neurogenética en la hispana Vikipedio.