Magneta resonanca bildigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MRB-grafikaĵo de homa cerbo

Magneta resonanca bildigo (MRB) aŭ magneta resonanca tomografio (alilingve ekzemple angle magnetic resonance imaging, MRI, aŭ germane Magnetresonanztomographie, MRT) estas sen-operacia diagnozo-serĉa metodo de la medicina subfako radiologio. La metodo baziĝas sur tio, ke la atomoj (ĉefe hidrogeno) en forta magneta kampo vibras per frekvenco depende de la forto de magneta kampo. Se la atomoj sorbas samfrekvencajn radioondojn, ili venas al indukta stato, de kie revenante al la pli frua stato, ili eligas radioondojn.

En Usono dum la jaro 2005 funkciis ĉirkaŭ 10.000 aparatoj.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la aparato ne uzas jonigan radiadon, kiu havas statistikan riskon kaŭzi kanceron, la metodo estas sendanĝera.

Sed povas okazi akcidentoj kauzitaj de la tre fortaj magnetaj fortoj. Sed ju pli forta estas la magneta kampo, des pli bona bildo estas farebla. Pro tio la novaj MRB-oj havas magnetan forton (ĝis 11,7 tesloj pri apartaj klinikaj analizoj) pli grandan ol tiun, kiun havas la levaj aparatoj de aŭtovrakejoj.

Oni malvarmigas la elektromagnetan bobenon de la modernaj MRB-aparatoj per likva heliumo, tiel la aparato funkcias plu, se oni jam malŝaltis la kurentofonton (pro la superkonduktiveco de la apartaj kabloj de la elektromagneto). Tion ne scias – aŭ forgesas – kelkaj, tiel okazas akcidentoj. Okazis, ke la aparato altiregis polvosuĉilon el mano de laboristo. Okazis eĉ tragedioj. Unufoje la aparato altiregis acetilenan botelon de tubomuntisto kaj la valvo derompiĝis, la gaso ekflamis, la hospitalo neniiĝis en incendio.

La plej fifama afero okazis en 2001, kiam oni operaciis sesjaran knabon kaj samtempe kontrolis per la MRB-aparato. Malpleniĝis la oksigeno, anestezisto enportis ŝtalan oksigenan botelon. La botelo forflugis el liaj manoj kaj trafis la knabon, kiu tuj mortis.


Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]