Saltu al enhavo

Teslo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teslo
mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj kun speciala nomo
derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro
unit of magnetic flux density (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La teslo (mallonge: T) estas la mezurunuo de magneta flukso laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.

Ĝi estis tiel nomita omaĝe al la serba fizikisto Nikola Tesla; la nomo oficialiĝis okaze de la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj okazinta en Parizo en 1960.

Laŭdifine,

Subunuoj kaj superunuoj

[redakti | redakti fonton]
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de teslo (T) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 T dT deciteslo 101 T daT dekateslo
10–2 T cT centiteslo 102 T hT hektoteslo
10–3 T mT militeslo 103 T kT kiloteslo
10–6 T µT mikroteslo 106 T MT megateslo
10–9 T nT nanoteslo 109 T GT gigateslo
10–12 T pT pikoteslo 1012 T TT terateslo
10–15 T fT femtoteslo 1015 T PT petateslo
10–18 T aT atoteslo 1018 T ET eksateslo
10–21 T zT zeptoteslo 1021 T ZT zetateslo
10–24 T yT joktoteslo 1024 T YT jotateslo

Eblas uzi subunuojn kaj superunuojn de teslo laŭ la dekuma sistemo; iliaj nomoj formitas per la oficialaj prefiksoj de SI. Ili estas sufiĉe komunuzaj en fakaj studoj.

  • En la ekstergalaksia kosmo, la magneta kampo varias inter 10−10 T kaj 10−8 T.
  • En terfiziko oni ankaŭ uzas la subunuon "gamo" (laŭ la greka litero gamo):
    1 γ = 10−9 T.
  • La malnova mezurunuo la gaŭso (simbolo G) valoras 10−4 T.
  • Sur la tera supraĵo, je latitudo 50° la kampo egalas 5 · 10−5 T; ĉe la ekvatoro ĝi egalas 3,1 · 10−5 T (t.e. 0,31 G).
  • La averaĝa magneta kampo en sunmakulo egalas 0,1 T.
  • En kuracistaj aparatoj por magneta resonanca bildigo, uzatas kampoj egalaj al 1,5 T.
  • En neŭtrona stelo, la magneta kampo varias inter 106 T kaj 1011 T.