Vomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vomero (rozkolora)

La vomero (vomer) estas nepara osto de la kranio. Ĝi troviĝas en la mediana ebeno kaj estas ligita kun la sfenoido, la etmoido la palatinalo kaj la maldekstra kaj dekstra maksiloj.

Ĝi situas mediane, sed la fronto ofte iomete kurbiĝas flanken.

La formo estas preskaŭ kvarangula kaj formas la post-suba parto de la nazosepto. Ĝi havas du surfacojn kaj kvar limedrojn.

La surfacoj montras klarajn kanelojn por vejnoj kaj je ambaŭ flankoj situas la sulcus nasopalatinus tra kiu iras la nervojn kaj vejnoj de la nazo kaj palato.