Saliva glando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salivaj glandoj ĉe homo:
1. Parotida glando,
2. Submandibla glando,
3. Sublanga glando.

La salivaj glandoj estas glandoj, kiuj produktas likvaĵon, la salivon. La rolo de salivo estas humidigi la mukozojn de la supra digesta sistemo, partopreni en la unuaj etapoj de digesto kaj faciligi la progresadon de manĝaĵoj de la faringo al la ezofago kaj la stomako (eĉ eble kiel defenda rimedo). La salivaj glandoj estas glandoj kun eksokrina sekrecia reĝimo.

Distingeblas la akcesoraj salivaj glandoj (mikroskopaj) tegantaj la buŝan mukozon el la tri ĉefaj paroj de salivaj glandoj (makroskopaj):

  • la parotidaj glandoj (aŭ parotidoj), la plej grandaj ambaŭflanke de la vizaĝo,
  • la submandiblaj glandoj (aŭ submakzelaj glandoj), sub la makzelo,
  • la sublangaj glandoj, sub la lango.