Ekzokrina glando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekzokrinaj glandoj estas aro de glandoj kiuj distribuas sin tra la tuta organismo, formante parton de diversaj organoj kaj aparatoj kiuj produktas diversajn substancojn nehormonajn kiuj plenumas specifan funkcion, kiel la enzimoj. La ekzokrinaj glandoj nomiĝas ankaŭ glandoj de ekstera sekrecio.

La ekzokrinaj glandoj sekrecias kemiajn produktojn tra duktoj aŭ tuboj kiuj portas la sekreciaĵojn al korpa kavo, al organo aŭ al la korpa surfaco. Kontraste la endokrinaj glandoj portas sian produkton al la ĉirkaŭa interstica likvo kaj ne al duktoj.

En kelkaj ekzokrinaj glandoj, kiel la hepato kaj la pankreato, distingeblas surloka sekrecia parto kaj ekskrecia parto kiu sendas alian substancon (hormonon) je distanco al specifa loko.

Kelkaj histoj neglandaj, kiel la nerva histo de la aŭtonoma nerva sistemo, produktas substancojn similajn al la hormonoj.

La ekzokrina sistemo estas la aro de ekzokrinaj glandoj kiuj estas distribuitaj tra la tuta korpo kaj kiuj, ĝenerale ne havas konekton nek funkcion komunan inter ili.

Ekzokrinaj glandoj[redakti | redakti fonton]