Klitoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Klitoro
1: klitora frenulo, 2: korpeto kaverna, 3: kruroj de klitoro, 4: enfluejo de uretro, 5: vagina vestiblo, 6: vagina enirejo
1: klitora frenulo, 2: korpeto kaverna, 3: kruroj de klitoro, 4: enfluejo de uretro, 5: vagina vestiblo, 6: vagina enirejo
Klitoro
Klitoro
latine clitoris
de Gray subject #270 1266
sistemo reprodukta
vaskulo/j dorsa vaskulo de klitoro, profunda vaskulo de klitoro
vejno/j supraĵaj dorsaj vejnoj de klitoro, profunda dorsa vejno de klitoro
nervo/j dorsa nervo de klitoro
prekurzoro genera monteto
MeSH Clitoris
Information icon.svg
vdr

Klitoro estas parto de seksorganoj en femala korpo de mamuloj. Videbla parto similiganta butonon estas lokita en vulvo proksime de la ekstera kuniĝo de la malgrandaj vulvaj lipoj kaj grandaj vulvaj lipoj, super la vagina enirejo. Tasko de la klitoro estas elvoki seksan ekscitiĝon kaj orgasmon.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La virina klitoro estas evolue koincida kun la vira peniso, tio signifas, ke en embria stato ĝi devenas el la sama histo, kiu kreus penison. Startigilo por kreo de peniso anstataŭ klitoro estas la hormono testosterono.

La organo estas kreita el erektiĝemaj korpetoj, la histo riĉa je sangokapilaroj, certigantaj sangigon, riĉa je nervaj finoj. Tial ĝi tre bone taŭgas por seksa ekscitado.

La ekstera parto de la klitoro, la tiel nomata "pinto de klitoro", estas tute aŭ parte kovrita de prepucio, simile kiel peniso. Ĉe homoj la "korpo de klitoro" kondukas kelke da centimetroj supren kaj malantaŭen, antaŭe ĝi diskuras en du branĉojn, tiel nomatajn krurojn. Ili havas formon de litero "V" turnita renversite kaj ĝi kondukas ĉirkaŭe kaj interne de la grandaj vulvaj lipoj.

Plimulto de la klitoro estas kovrita, la ekstera stimulo de la tuta klitoro povas gvidi al pli profundaj seksaj travivaĵoj. Unu klarigo de vagina orgasmo diras, ke orgasmo devenas el la ekstera stimulo de klitoro dum vagina kuniĝo aŭ penetro.

En la paso al seksa ekscitiĝo, la klitoro pligrandiĝas tiel, kiel la erektiĝemaj korpetoj pleniĝas per la sango. Senpere antaŭ la orgasmo la erektiĝo ankoraŭ pligrandiĝas.

Agnosko de ekzistado[redakti | redakti fonton]

Medicina literaturo agnoskis la ekzistadon de klitoro unuafoje en la 16-a jarcento. Renaldo Columbus prelegis pri kirurgio en Padovo en Italio kaj en la jaro 1559 li publikigis libron nomitan De re anatomica, en kiu li priskribis lokon de volupto de virino. Columbus skribis: "Ĉar neniu konas tiujn ĉi terlangojn kaj iliajn funkciojn, estas pemesite nomi la aferojn malkovritajn de mi, ili estu nomotaj amo aŭ ĝuigo de Venuso."

Sekvanto de Columbus en Padovo, Gabrielo Falloppio, kiu malkovris ovariojn, kontraŭis al tio, ke la unuaeco por malkovro de la klitoro apartenas al li.

Caspar Bartholin, dana anatomo en la 17-a jarcento, rifuzis ambaŭ asertojn pro tio, ke la klitoro estis konata al medicino jam ekde la 2-a jarcento.

Virina cirkumcido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virina seksa mutilado.

La klitoro povas esti parte aŭ tute forigita per tia virina cirkumcido, nomata klitorektomio. Tiu ĉi temo estas problema, multe da landoj kaj kulturoj rifuzas tiun ĉi tradicion. Amnesty International taksas, ke ĉiujare oni faras pli ol 2 milionojn da virinaj klitorektomioj, plejparte en Afriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]