Alessandro Benedetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Benedetti
(14501512)
"Historia corporis humani", verko unue eldonita en 1502
"Historia corporis humani",
verko unue eldonita en 1502
Persona informo
Naskiĝo 1450
en Legnago, apud Verono,  Italio
Morto 31-a de oktobro 1512
en Venecio,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alessandro Benedetti (14501512) estis itala helenisto, kuracisto, kirurgo, anatomo kaj humanisto. Li famiĝis pro la projekto pri la unua anatomia teatro iam konstruita, kiun li persone uzadis por plenumi siajn dissekcojn. Li ludis gravan rolon en la historio de la plasta kirurgio ĉar li unue raportis en la Okcidenta kirurgia literaturo la proceduron por nazriparoj, pli malfrue konata kiel "itala metodo", preskaŭ 100 jaroj antaŭ publikigo de Gaspare Tagliacozzi, en 1597.[1] Li estis lernanto de Georgo Merulo (1475) kaj renomiĝis kiel altstara profesoro pri medicino en Padovo kaj aŭtoro de sennombraj medicinaj tekstoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la tria filo de modesta familio, lia patro nomiĝis Lorenzo Benedetti kaj estis metiisto, kaj lia patrino Agnesa Pelliperi. Liaj du fratoj nomiĝis Alvise kaj Giacomo, kaj la familio elmigris el Castel Cerino, urbo situanta je 30 kilometroj el Verono, dum la jardeko 1440.

Benedetti faris siajn unuajn beletrajn paŝojn sub gvidado de Giovanni Antonio Panteo, profesoro pri homsciencoj en Verono, en la dua duono de la 15-a jarcento. Ĝis la deksesjariĝo li ricevis bonan gramatikan kaj beletran edukon. Trajtoj de tiu edukado oni povas trovi en la scienca kaj beletra dialogo verkita de lia profesoro "Annotationes ex trium dierium confabulationibus", verkita en 1505, kies protagonistoj estas Hermolaus Barbarus la Maljuna, la episkopo de Verono, la kuracisto Aleardo Pindemonte kaj Panteo mem.

Ĉi-verko estis publikigita post pluraj jaroj fare de Benedetti. La listo de la verkoj menciitaj en la "Annotationes" estas altvalora gvidlibro rivelanta la kulturon akiritan "Panteo, mia kara," – li skribis en la dediĉa paĝo de sia verko – kultivis la enciklopedian studon pri la latina (kaj en pli malgranda grado pri la greka) gramatiko kaj leksiko tra rekta legado de aŭtoroj pli konataj kaj minoraj, aŭ de ili favorata dum freŝa ĝuado.

Ĉirkaŭ la aĝo 14-jara, Alessandro forlasis sian hejmurbon kaj li ne plu aperas en la registroj de Verono en 1466. Post 12 jaroj da silento, li reaperas en la 13-a de novembro 1478, okaze de lia diplomiĝo pri "liberalaj artoj en la fakultato" plenumita de kvin promociantoj, nome, Cristoforo Rappi da Recanati, Pietro Rocca-bonella, Conte Facino, Girolamo Polcastri kaj Girolamo Della Torre. Facino kaj Polcastri estis liaj profesoroj pri filozofio kaj medicinaj legaĵoj. La tri aliaj instruis teorian kaj praktikan medicinon, sed ĉiam ekde la legaĵoj pri logiko kaj filozofio. Ili estis la plej bonaj profesoroj pri filozofio kaj medicino en la Universitato de Padovo. Rappi, dum la antaŭa jardeko, rangis unue inter la esploristoj kun Averroesa orientiĝo kaj granda intereso pri kalkuliga fiziko. Della Torre kaj Roccabonella plene engaĝiĝis pri medicino kies vidpunktoj estis pli malfermaj kaj pioniraj.

Post vivado en Grekio dum dek ses jaroj, en 1490, li estis nomumita profesoro pri medicino kaj anatomio en la Universitato de Padovo, kie li konstruigis la unuan malmunteblan anatomian teatron faritan el ligno.

En 1495, li fariĝis estro de la konfederacia armeo en la kampanjo kontraŭ Karlo la 8-a kaj eĉ partoprenis en la Batalo de Fornovo en la 6-a de julio tiujare. Kelkajn sanspertojn li kolektis en sia verko "Diaria de bello Carolino" ("Taglibro pri la milito de Karlo la 8-a").

Dotita per granda kulturo, en Padovo, kaj donante decidan impulson al la esploro pri nekropsio, li portis novajn esperojn al la ĵusaj studoj pri anatomio, kiuj poste disvolviĝis tra la tuta 15-a jarcento. Benedetti tial estis konsiderata la plej grava inter la tiamaj anatomoj kaj rigardata la fondinto de la tiam konata Anatomia Lernejo de Padovo. Por pliigo de la nombro rilate al disponeblaj kadabroj por didaktikaj celoj, li proponis la etendigon de la nekropsia praktiko, kiu estis plenumita nur ĉe la kondamnitoj, ankaŭ al la korpoj de la individuoj malsanmortigitaj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Georgo Merula (1430–1494)
  • Karlo la 8-a (1470–1498)
  • Hermolaus Barbarus la Juna (1454–1493)
  • Justus Lipsius (1547–1606)
  • Johann Georg von Eckhart (1664–1730) eldonisto de la verko "Corpus historicum medii aevi" sub la titolo "De rebus a Carolo VIII Galliae rege in Italia gestis libri duo"
  • Lodovico Domenichi (1515–1564)
  • Batalo de Forno, kiu okazis en la 6-a de julio 1495
  • Maksimiliano la 1-a
  • Gaspare Tagliacozzi (1545–1599)

Referencoj[redakti | redakti fonton]