Darrel Frost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frost ĉe dioramo de Retbilda pitono.

Darrel Richmond FROST (n. 1951[1]) estas usona herpetologo kaj sistematikisto. Li estis antaŭe zorganto pri herpetologio ĉe la Usona Muzeo de Natura Historio, same kiel prezidanto de la Societo por la Studo de Amfibioj kaj Reptilioj (1998) kaj de la usona American Society of Ichthyologists and Herpetologists (2006).[1][2] Tri taksonoj estas nomitaj siahonore: nome la bufa genro Frostius (kiu inkludas la Frostius pernambucensis aŭ Frosta bufo, la arborano Dendropsophus frosti.,[1] kaj la Frostarba aligatora lacerto Abronia frosti[3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frost interesiĝis al animaloj post atesti sian patron mortanta krotalon kiam li estis kvaraĝa.[4][5] Li akiris B.S. en Biologio el Universitato de Arizono en 1973, M.S. en Zoologio el la Luiziana Universitato en 1978, F.D. en Ekiologio kaj Sistematiko el la Universitato de Kansaso en 1988.[2] Li iĝis Helpoprofesoro en la Universitato Kolumbio en 2000.[2]

En 1990, Frost estis nomumiat Hepozorganto pri Herpetologio en la Usona Muzeo de Natura Historio, kaj en 1995 li estis ascendita al la posteno de Asocia Zorganto.[6] Li iĝis poste ĉefa zorganto pri herpetologio.[5]

Verko[redakti | redakti fonton]

Frost kaj teamo de kunlaborantoj eklaboris por katalogo de specioj de amfibioj, Amphibian Species of the World, en 1980.[7] Frost poste klarigis, "Kiam mi startis en 1980 por la amfibia katalogo, jam pasis cento da jaroj ekde tiu estis farita. Tiele estis enorma kvanto de laboro farota ĉar la nombro de amfibioj praktike kvarobliĝis."[8] En 1985, estis publikigita kaj presita la unua eldono.[7] Starte en 1990, Frost komplete superis la katalogon kaj nune publikigas ĝin en la retejo de la American Museum of Natural History (Usona Muzeo de Natura Historio).[7] La katalogo de 1985 havis 4,014 speciojn. Ĉirkaŭ 2014, ĝi estis kreskinta al pli ol 7,200, kaj estas ĝisdatigita preskaŭ ĉiutage.[5]

Amphibian Species of the World estis priskribita kiel "la plej grava aparta verko en la historio de la amfibia biologio."[9] Frost ricevis en 2013 la premion Sabin Award for Amphibian Conservation kiel agnosko de sia verko en la katalogo.[9] Je 2014, la retejo estis vizitita pli ol unu miliono da fojoj ĉiujare.[5]

Frost estis ĉefa aŭtoro de studo de 2006 kiu rekomendis ĉefajn taksonomiajn ŝanĝojn al la amfibia vivarbo baze sur filogenetika analizo de 522 specioj,[10][11] kio faras ĝin la plej granda filogenetika analizo de la vertebrula grupo ĝisnune.[12] Frost laboris en Gvatemalo, Etiopio, Meksiko, Peruo, Namibio, Sudafriko kaj Vjetnamio,[5] kaj priskribis nultnombrajn novajn speciojn.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The Eponym Dictionary of Amphibians. Pelagic Publishing, p. 73–74.
  2. 2,0 2,1 2,2 Frost, D. (2011) Curriculum Vitae. Arkivita el la originalo je 2016-09-01. Alirita 10a de Marto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-01. Alirita 2017-02-04.
  3. Campbell, Jonathan A., Mahmood Sasa, Manuel Acevedo and Joseph R. Mendelson, III. 1998. A new species of Abronia (Squamata: Anguidae) from the High Cuchumatanes of Guatemala. Herpetologica 54 (2): 221-234.
  4. Frost, D. (12a de Oktobro 2012). Profile: Darrel Frost. American Museum of Natural History. [1] Alirita la 4an de Februaro 2017.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Collins, Glenn. "An Amphibian’s Best Friend", The New York Times, 26a de Majo 2014.
  6. Myers, Charles W.. (2000) A history of herpetology at the American Museum of Natural History. American Museum of Natural History. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-15. Alirita 2021-10-03.
  7. 7,0 7,1 7,2 Frost, D. (2014). History of the project. Amphibian Species of the World 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 10a de Marto 2015.
  8. Frost, D. (27a de Majo 2014). Amphibian Database Helps Conservation Efforts. American Museum of Natural History. [2] Alirita la 4an de Fenruaro 2107.
  9. 9,0 9,1 Darrel Frost wins the 2013 Sabin Award for Amphibian Conservation. Amphibians.org. Amphibian Specialist Group and Amphibian Survival Alliance (October 2010). Arkivita el la originalo je 2017-12-27. Alirita 10a de Marto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-27. Alirita 2017-02-04.
  10. (2006) “The Amphibian Tree of Life”, Bulletin of the American Museum of Natural History. 
  11. LiveScience staff (2009-03-01). New Amphibian Tree of Life: Scientists revise outdated taxonomy. LiveScience.com. Alirita 10a de Marto 2015.
  12. Staff Profiles: Darrel Frost. American Museum of Natural History. Alirita 10a de Marto 2015.
  13. (1993) “Anguid lizards of the genus Abronia: revisionary notes, descriptions of four new species, a phylogenetic analysis, and key”, Bulletin of the American Museum of Natural History 216.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2017-02-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]