Peloditedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelodytes punctatus side.jpg
Flanka foto de Pelodytes punctatus
Arealo de genro Pelodytes

La Peloditedoj (Pelodytidae), en kelkaj lingvoj nomitaj petroselaj ranojŝlimaj ranoj, estas familio de la ordo Anura de Amfibioj. La familio konsistas nur el unu genro, nome Pelodytes, kiu enhavas nur tri speciojn. Tiuj ranoj troviĝas en sudokcidenta Eŭropo kaj Kaŭkazo. La komuna nomo de "petroselaj ranoj" venas el la fakto ke la Ordinara pelodito (Pelodytes punctatus) pro ties koloro, ŝajnas spicita per petroselo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

  • Familio Peloditedoj
    • Genro Pelodytes
      • Pelodytes caucasicus – Kaŭkaza pelodito
      • Pelodytes ibericus – Iberia pelodito
      • Pelodytes punctatus – Ordinara pelodito

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cogger, H.G.; R.G. Zweifel; D. Kirschner (2004). Encyclopedia of Reptiles & Amphibians Second Edition. Fog City Press. ISBN 1-877019-69-0.
  • "ADW: Pelodytidae: Information". [1] Alirita la 7an de Februaro 2017.