Pojkilotermaj bestoj

La ordinara rano estas pojkiloterma kaj kapablas funkcii ĉe ampleksa gamo de korpokernaj temperaturoj.
Pojkiloterma estas organismo kies interna temperaturo varias konsiderinde multe. Ĝi estas la malo de homeoterma, nome organismo kiu retenas termikan homeostazon. Kutime la variado estas konsekvenco de variado en la etosmedia temperaturo. Multaj surteraj ektotermaj bestoj estas ankaŭ pojkilotermaj.[1] Tamen kelkaj ektotermaj restas en temperatur-konstantaj medioj ĝis la punkto ke ili fakte kapablas teni konstantan internan temperaturon (t.e. estas homeotermaj). Tiu distingo ofte faras la terminon "pojkiloterma" pli utila ol la komunnoma "malvarma sango", kiu estas foje uzata por referenci al ektotermaj plej ĝenerale.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Milton Hildebrand; G. E. Goslow, Jr. Principal ill. Viola Hildebrand.. (2001) Analysis of vertebrate structure. Nov-Jorko: Wiley, p. 429. ISBN 0-471-29505-1.