Thorius pennatulus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thorius pennatulus estas specio de salamandro de la familio Pletodontedoj kaj unu el la plej malgrandaj tetrapodoj, kies plenkreskuloj atingas longon de ĉirkaŭ 15 al 21 mm.[1] Ĝi estas endemio de la montoj de Veracruz, Meksiko.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Thorius pennatulus estas tre malgranda specio de salamandro kiu atingas totalan longon de ĝis 21 mm. La kapo estas larĝa kun pinteca muzelo, malgrandaj naztruoj kaj elstaraj okuloj. La vosto kaj kruroj estas relative longaj. La antaŭaj kaj malantaŭaj piedoj estas maldikaj kun mallongaj fingroj, el kiuj la plej longa estas pinteca. La koloro estas ĝenerale palbruna kun regula bildo de pli malhelaj markoj dorse.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wake, David B. (2008). Thorius pennatulus . AmphibiaWeb. Alirita 2012-09-16.
  2. Frost, Darrel R. (2015). Thorius pennatulus Cope, 1869. Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 13a de Julio 2015.