Kalveco
Kalveco, senhareco aŭ medicine alopecio, estas perdo de haroj de kapo aŭ alia korpoparto postlasante senharan haŭton. La aĝrilata kalveco, aperanta precipe ĉe viroj kaj malofte ĉe virinoj dum la menopaŭzo, ofte estas konsiderata negative en la okcidenta civilizo kiel signo de maljunaĝo.
La senharigo vira kiel heredita kalveco (androgena harperdo, latine: Alopecia androgenetica) komencas kutime ĉe la tempioj. Per la malsana Alopecia areata estiĝas komence malgrandaj senharaj makuloj kaj post kelkaj monatoj manifestiĝas kompleta kalveco.
Kelkaj medikamentoj, joniga radiado kaj diversaj malsanoj ankaŭ povas estigi kalvecon. La libervola senharigo de la kapo estas konscia ekkonilo, ekzemple ĉe Skinhead, en apartaj samseksemaj grupoj, religiaj grupoj, ekz. budaismaj aŭ kristanaj monaĥoj. Depost kelkaj jaroj moderniĝis ke viroj senharigi la tutan kapon por deturni la atenton pri komenca aŭ parta kalveco.
Personoj kiuj volas kaŝi kalv-kapon povas uzi perukon aŭ tupeon. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj ekzistas la medicina eblo de har-transplantado.
Produktantoj de specialaj ŝampuoj aŭ har-fluidaĵoj promesas eblan prokrastadon de heredita kalvaĵo.
Figure
Figure la adjektivo "kalva" estas uzata por esprimi ion senvegetaĵan, ekz. kalva monto. Vidu artikolojn senarbarigo aŭ rearbarigo.