Peruko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peruko
Perukoj de la 17-a jarcento

Peruko (aŭ arĥaike hararo) estas arte pretigita kapohararo el natura aŭ sinteza hararo. Ĝi estas uzata sur sceno aŭ kiel modoartiklo, kaŝigilo, aŭ simbolo de kelkaj profesioj.

Oni surmetis perukon jam en la antikva Egiptujo por kovri la kav-razitan kapon pro la fortaj sunbriloj. Kelkfoje portis ĝin la asiroj, fenicianoj, grekoj kaj romianoj.

La peruko estis socie denove akceptita ekde la 16-a jc. por anstataŭigi la maloftan aŭ nebelan hararon (ekz. reĝino Elizabeta la 1-a). La vira peruko estis denove uzata (post la egiptuja epoko) en la 17-a jc., post kiam Ludoviko la 13-a (1601-1643) eksurmetis ĝin en 1624. Ĝis 1665 evoluis eĉ preskaŭ industria perukproduktado en Francio kaj fondiĝis ankaŭ gildo.

La peruko estis dum jarcento aparta simbolo de la reganta klaso. Ĝi estis pretigita el longaj haroj kaj estis duflanke ofte krispita kaj kunligita ĉe la nuko. Ĝi kovris en la 18-a jarcento eĉ la ŝultron kaj dorson, antaŭe eĉ la bruston. En tiu epoko eĉ la virinoj surmetis perukon, sed ne tiel ofte ol la viroj.

Ĉe kelkaj profesioj formiĝis peruktipoj, kiuj estis nemalhaveblaj partoj de la vestado (tio restis en Britio ĉe la juĝistoj). La perukuzon forviŝis la franca revolucio kaj la usona sendependiĝa milito, fine de la 18-a jc. Ekde tiam precipe la virinoj surmetas la perukon.

La plej novaj perukoj estas natursimilaj, sintezitaj ŝajnhararoj.

En Azio, oni ne surmetis perukon, tie oni uzis perukon nur en teatro (Ĉinio, Japanio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]