Sinmortiga atako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sinmortiga atako estas atenco de radikala atakanto kiu celas murdi homojn aŭ detrui objekton, en la konscio ke la perdo de la propra vivo estas nepra kondiĉo pri sukceso de la atenco. La sinmortigajn atakojn de japanaj soldatoj en la dua mondmilito oni nomas kamikazo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La oferado de sia propra vivo por difinita celo jam priskribiĝas en la historiografio de la Romia Imperio. En tiamaj danĝeraj atencoj la morto de la atakanto ne ĉiam estis nepra kondiĉo, sed ofte estis granda risko de tia memmortigo, kies celo estis "kunpreni aliajn homojn en la morton", do murdi ilin, kaj ofte la propra morto en tia ago estis certe kalkulita. La evoluigo de pli modernaj armiloj kaj eksplodaĵoj ebligis pli grandkvantajn sinmortigajn atakojn. Lax milita strategiado sinmortigaj atakoj konsideriĝas grava ebleco de milita agado de armile malpli forta grupo kontraŭ armile pli fortaj, sed tamen en surpriza momento malforta, malamika grupo, do en nesimetria milito. Tial ili iĝis milita rimedo de gerila militado.

En sia moderna formo, kiu ĝermis ekde la 1970-aj jaroj kaj plifortiĝis ekde la jaro 1982, sinmortigaj atakoj pli kaj pli iĝis karakterizaĵo de islamisma teroro. La germana ĵurnalisto kaj islamisto Christoph Reuter en libro de 2003 asertis, ke sinmortigaj atakoj fontus en la islama mondo kaj iranaj radikaluloj estus la unuaj kiuj sisteme uzis ilin.[1] La islamisto kaj judisto Elhakam Sukhni, kiu same vivas en Germanio kaj instuas en la universitatoj de Kolonjo kaj Osnabrück, refutis tiun tezon kaj skribis en libro publikigita en 2011:

Citaĵo
 La tutmonda komunista solidareco, la komuna batalado kontraŭ usona imperiismo kaj la interŝanĝo kun koreaj kaj japanaj kontaktoj, fine kontribuis al uzigo de sineksplodikaj taktikoj en la regiono nomata Proksima Oriento. Nur pli poste islamaj gerilaj grupoj kiel Hizbulaho kaj Hamas perfektigis ilin kaj Al-Kaida uzigis ĝin kiel kutima taktiko.[2] 

Laŭ Elhakam Sukhni la unua sinmortiga atenco en la islama mondo estis la memeksplodigo de membro de la internacia terorisma grupo Japana Ruĝa Armeo en la flughaveno de Tel-Avivo, intertempe nomata Internacia Flughaveno Ben Gurion, la 30-an de majo 1972. Tri japanaj teroristoj pro simpatiado kun palestinaj ribeluloj intencis mortigi israelajn porsekurecajn dungitojn de la flugjaveno kaj post longa interpafado unu el la teroristoj eksplodigis sin per permane ĵetenda grenado: en la atenco 26 homoj murdiĝis, inter alie 17 kristanaj pilgrimantoj el Porto-Riko kaj la fizikisto Aharon Kacir, frato de Efraim Kacir, kiu de 1973 ĝis 1978 iĝis la kvara ŝtatprezidanto de Israelo. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christoph Reuter: libro Selbstmordattentäter: Warum Menschen zu lebenden Bomben werden (germane: "sinmortigaj atakantoj: kial homoj iĝas vivantaj bomboj"). Munkeno 2003, paĝo 18 kaj sekvaj
  2. Elhakam Sukhni: libro Die „Märtyreroperation“ im Dschihad: Ursprung und innerislamischer Diskurs (same germane: "la „martira agado“ en Ĝihado: fonto kaj enislama diskuto"). Munkeno 2011, paĝo 66.
  3. Elhakam Sukhni: libro Die „Märtyreroperation“ im Dschihad: Ursprung und innerislamischer Diskurs (traduko supre), Munkeno 2011, paĝoj 17 kaj sekvaj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Selbstmordattentat en la germana Vikipedio.